Ágoston Teres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Teres
Ágoston Teres
Ágoston Teres
Persona informo
Naskonomo Terescsényi Ágoston
Naskiĝo 25-an de januaro 1931 (1931-01-25)
en Kecskemét
Morto 21-an de decembro 2007 (2007-12-21) (76-jaraĝa)
en Oslo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pázmány Péter Catholic University Faculty of Theology
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Ágoston TERES [Agoŝton tereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teres Ágoston, en Norvegio Gustav Teres (naskiĝis la 25-an de januaro 1931 en Kecskemét, mortis la 21-an de decembro 2007 en Oslo) estis hungara-norvega romkatolika pastro, monaĥo (jezuito) kaj astronomo. Lia origina familia nomo estis Terescsényi [tereŝĉEnji] ĝis 1969.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Teres frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, respektive benediktanan gimnazion en Pápa. Li maturiĝis en Kecskemét en 1949, poste li aliĝis al la jezuitoj. En 1950 la ŝtato malfondis la monaĥajn ordenojn, iom poste li studis en Teologia Akademio, sed pro ŝtata trudo li estis elektristo laboranta en fabriko. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis kaj li finis la teologiajn studojn en Burgoso (1957) kaj en Frankfurto ĉe Majno (1958-1960). En 1959 li pastriĝis en Frankfurto. Li venis al Oslo en 1961, kie li estis pastro de la hungaroj, krome li akiris pedagogian diplomon en 1980, en la sekva jaro astronomian diplomon en la Universitato de Oslo. En 1963 li oficiale monaĥiĝis. Li ricevis norvegan ŝtatanecon en 1969 kaj pro prononcaj problemoj lia nomo iĝis Gustav Teres. Li instruis ankaŭ en mezlernejo. Inter 1984 - 1995 li laboris monatojn ankaŭ en observatorio de Castel Gandolfo (Vatikano). Depost fino de la socialismo en Hungario li ĉiujare revizitis la landon. Li ricevis postmortan ŝtatan premion en Hungario.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Stern der Weisen (tradukaĵo, 1977)
  • A keresztút (1986)
  • Biblia és asztronómia (1994-2001, kvarfoje eldonita hungare, angle trifoje)
  • Nagy jel az égen (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]