Ford Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ford Germanio
negoco • aŭtomobilo-faranta firmao • filio vd
Dum 1925 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondintoj Henry Ford vd
Sidejo Kolonjo
Lando Germanio
Agokampo aŭtomobilo
Posedata de Ford Motor Company vd
filiaj kompanioj Ford Motor Credit Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Ford Rheinland 1932

Ford-Werke GmbH[1] estas germana fabrikanto de aŭtoj kun sidejo en Niehl, Kolonjo, Nordrejn-Vestfalio, kaj filio de Ford de Eŭropo, kiu siavice estas filio de Ford Motor Company.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de 1924 la usona entrepreno Ford Motor Company establis vendejon en Berlino kiu komence de 1925 ricevis permeson importi milon da traktoroj.

Dum 1925 oni konstruis muntofabrikon en luita stokejo en la distrikto Westhafen (okcidenta haveno) de de Berlino, kiu estis bone lokita por ricevi liveradon de komponantoj tra lalanda kanalreto. La 1an de aprilo 1926 oni fabrikis la unuan en Germanio muntitan Ford Modelo T, uzante importitajn partojn.[2] Tiu Berlina muntofabrikado produktis 1,177 Modelojn T en 1926 kaj pluajn 2,594 dum 1927 kiu estis la fina jaro de la Modelo T: en aŭgusto 1927 finis la fabrikado de la Modelo T en Berlino, kaj post preskaŭ unu jaro, nome la 20an de aŭgusto 1928, Ford rekomencis fabrikadon de aŭtoj en Berlino, tiam de la Ford Modelo A.[3]

Marte 1929 General Motors aĉetis kontrolan 80% el Opel. La reago de Henry Ford estis tuja decido konstrui kompletan Ford aŭto-fabrikon en Germanio, kaj antaŭ la fino de 1929 loko en Niehl, Kolonjo, disponebligita de la urbestro, Konrad Adenauer[2] estis akirita de Ford.[4] La loko kun 170,000 m2 estis origine intencita por ĉiujara produktado de 250,000 aŭtoj, sugestante pluigon de la optimisma spirito de la okcidenta industrio en la monatoj antaŭ la Borsa Katastrofo de 1929. Lokigante la fabrikon rekte ĉe la rivero Rejno sekurigis, ke, same kiel ĉe la aliaj ĉefaj fabrikoj de Ford en Eŭropo, nome en Manĉestero, Dagenham kaj Berlino, tre konvena aliro estis al la akvotransporta reto. La 2an de oktobro 1930 Henry Ford, tiam 67-jaraĝa, kun Adenauer, tiam 55-jaraĝa, metis la fondoŝtonon de la Kolonja Ford Fabriko: konstruado, kiu kostis 12 milionojn da markoj, progresis rapide. La muntoperacio en Berlino finis la 15an d aprilo 1931, kaj la 4an de majo 1931 eliris la unua en Kolonjo produktita Ford.[5] La unua vehiklo produktita estis kamiono bazita sur la Ford Modelo A kiu, ĉu koincide aŭ planite estis ankaŭ la unua vehiklo produktita en la nova fabriko de Ford en Dagenham, Anglio, en oktobro 1931. Ekde tiam pliiĝanta proporcio de Ford vehikloj venditaj en Germanio estis ankaŭ produktita en Germanio pli ol importita. Al la Modelo A aliĝis en Kolonjo en 1932 la Modelo B.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Datenschutz und rechtliche Hinweise". ford.de. Alirita la 14an de januaro 2020.
  2. 2,0 2,1 Georgano, N. (2000). Beaulieu Encyclopedia of the Automobile. London. ISBN 1-57958-293-1.
  3. Oswald, p 411
  4. Oswald, p 412
  5. Oswald, p 413

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Oswald, Werner (2001). Deutsche Autos 1920-1945, Band (vol) 2 (germane). Motorbuch Verlag. ISBN 3-613-02170-6.