Alhaurín de la Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alhaurín de la Torre
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 674  (2023) [+]
Loĝdenso 526 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 40′ N, 4° 34′ U (mapo)36.661838-4.5649934Koordinatoj: 36° 40′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 104 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alhaurín de la Torre (Malago)
Alhaurín de la Torre (Malago)
DEC
Alhaurín de la Torre
Alhaurín de la Torre
Situo de Alhaurín de la Torre
Alhaurín de la Torre (Hispanio)
Alhaurín de la Torre (Hispanio)
DEC
Alhaurín de la Torre
Alhaurín de la Torre
Situo de Alhaurín de la Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alhaurín de la Torre [+]
vdr

Alhaurín de la Torre (A. de la Turo) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la komarko Valo de Guadalhorce kaj siavice ene de la Metropola Areo de Malago kaj de la jurisdikcia teritorio numero 3.[1]

La municipa teritorio okupas areon de 82,70 km² inter la Sierra de Mijas kaj la Hoya de Málaga, kaj estas trapasata de la rivero Guadalhorce. Estas la plej loĝata municipo de la komarko de Guadalhorce kaj la dua de la interno de la provinco (sen kalkuli la pli loĝatan marbordon), kun 40 345 loĝantoj, laŭ la popolnombrado de INE de 2019. Alhaurín de la Torre ĝuis rimarkindan pliigon de loĝantaro en la 1990-aj jaroj pro la etendo de la Metropola Areo de Malago. La loĝdenso estas de 482,60 loĝ./km².

La Turo de Alhaurín de la Turo, simbolo de la urbo, kiu aperas en la urba blazono.

Ekde 1991 tiu urbo estas la sidejo de la Provinca Prizono de Malago, situa en la ekstero de la urba kerno, kiu en la aktualo estas unu el la plej konataj en la lando, ĉar estas hejmo de kulpuloj de kelkaj kazoj de speciala socia konateco, kiel la "Caso Malaya" de urbaniza politika korupto, inter aliaj.[2][3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Consejo General Procuradores de España (ed.). «Málaga, partido judicial nº3 de Málaga». Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 17an de marto 2009.
  2. La Opinión de Málaga (eld.). «La cárcel de Málaga es la más poblada del país con 2.054 reos». Konsultita la 15an de januaro 2020.
  3. El País (eld.). «Marisol Yagüe e Isabel García Marcos salen de prisión tras depositar 60.000 euros de fianza». Konsultita la 15an de januaro 2020.