Therese Giehse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Therese Giehse
Persona informo
Therese Giehse
Naskiĝo 6-an de marto 1898 (1898-03-06)
en Munkeno
Morto 3-an de marto 1975 (1975-03-03) (76-jaraĝa)
en Munkeno,  Germanio
Tombo Tombejo Fluntern vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Therese Giehse
Familio
Edz(in)o John Hampson vd
Amkunulo Erika Mann vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • kabaredisto vd
Laborkampo aktorado • kabaredo vd
Aktiva en ZurikoBerlino vd
Aktiva dum –1975 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Therese GIEHSE [tereze gize] (naskiĝis la 6-an de marto, 1898, mortis la 3-an de marto, 1975) estis germana aktorino.

Therese Giehse naskiĝis en Munkeno. De 1925 ĝis 1933 kaj ŝi laboris por la Münchner Kammerspiele. En la jaro 1933 ŝi kune kun Erika Mann fondis la kabaredon Die Pfeffermühle, kiu tamen mallonge poste pro la politika situacio en Germanio nur eksterlande povis turnei.

Post la Dua mondmilito Therese Gift laboris kun Bertolt Brecht en Zuriko kaj Berlino. Krom en teatraĵoj de Brecht (i.a. kiel Mutter Courage) ŝi brilis en dramoj verkitaj de Gerhart Hauptmann, Henrik Ibsen, Friedrich Dürrenmatt kaj Maksim Gorkij.

En filmoj ŝi malofte aperis, sed menciindaj estas Mädchen in Uniform (Germanio, 1958) kaj Lacombe Lucien (Germanio/Francio/Italio, 1973). Ŝi mortis en Munkeno.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.