Franc-kreolaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franc-kreola lingvo, Franca kreolo, aŭ Franc-bazita kreola lingvo, estas kreola lingvo (kontakta lingvo kun indiĝenaj parolantoj) por kio la franca lingvo estas la liveranto de vortotrezoro. Plej ofte tiu vortotrezoristo ne estas la moderna franca sed anstataŭe la kojneo de la franca de la 17-a jarcento el Parizo, el la francatlantikaj havenoj kaj el la tiam novaj francaj kolonioj. Franc-kreolaj lingvoj estas parolataj indiĝene de milionoj da personoj tutmonde, ĉefe en Ameriko kaj en la insularoj tra la Hindia Oceano. Estas ankaŭ francaj piĝinaj lingvoj, nome kontaktaj lingvoj kiuj ne havas indiĝenajn parolantojn.

Tiuj kontaktaj lingvoj ne estu konfuzataj kun la nuntempaj (ne-kreolaj) franc-lingvaj variantoj parolataj transmare en, por ekzemplo, Kanado (ĉefe en Kebekio kaj en Marprovincoj), en kanadpreriaj provincoj, Luiziano, norda Nov-Anglio (Majno, Nov-Hampŝiro, kaj Vermonto). La Haitia kreola lingvo estas la plej amplekse parolata kreolo influita de la franca lingvo.

Franckreolaj lingvoj[redakti | redakti fonton]