Pearl S. Buck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pearl S. Buck
Nobel-premiito
Pearl Buck, ĉ. 1932, fotis Arnold Genthe
Pearl Buck, ĉ. 1932, fotis Arnold Genthe
Persona informo
Pearl Comfort Sydenstricker Buck Walsh
Naskonomo Pearl Comfort Sydenstricker
Naskiĝo 26-an de junio 1892 (1892-06-26)
en Hillsboro
Morto 6-an de marto 1973 (1973-03-06) (80-jaraĝa)
en Danby
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Perkasie vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj anglaNordĉina dialektaronorma ĉina vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Randolph–Macon College vd
Subskribo Pearl S. Buck
Familio
Patro Absalom Sydenstricker vd
Patrino Caroline Maude Stulting Sydenstricker vd
Gefratoj Edgar Sydenstricker vd
Edz(in)o John Lossing Buck • Richard J. Walsh vd
Infanoj Caroline Grace Buck • Janice Comfort Walsh vd
Profesio
Alia nomo John Sedges vd
Okupo tradukisto • romanisto • aŭtobiografo • homrajta aktivulo • scenaristoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • misiisto • prozisto vd
Laborkampo ĉina kulturoanglalingva literaturo vd
Aktiva dum 1930– vd
Verkado
Verkoj The Exile ❦
Fighting Angel ❦
East Wind: West Wind ❦
La bona tero ❦
Filoj ❦
Domo Dividita ❦
China Sky ❦
Dragon Seed ❦
Peony ❦
The Big Wave ❦
Imperial Woman ❦
Letter from Peking ❦
The Living Reed vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pearl S(ydenstricker) BUCK (ĉina nomo en la ĉina 赛珍珠, pinjino Sài Zhēnzhū; naskiĝis la 26-an de junio 1892 en Hillsboro, Okcidenta Virginio, mortis la 6-an de marto 1973 en Danby, Vermonto) estis usona verkistino kaj tradukisto.

La filino de misiisto pasigis parton de sia infanaĝo en Ĉinio; ŝi studis en Usono, sed poste laboris kiel profesorino pri angla literaturo en la ĉina urbo Nanking. La konfronto al la okcidenta kaj la azia kulturoj havis grandan influon al la verkaro de Pearl S. Buck, kiu varbis por etna egaleco kaj interkompreniĝo. Krom romanojn, rakontojn kaj eseojn ŝi verkis ankaŭ biografiojn, dramojn kaj poemojn, krome ŝi tradukis verkojn el la ĉina al la angla lingvo.

En la jaro 1932 ŝi gajnis la Premion Pulitzer pro sia plej bone konata romano "La bona tero". Post la eldono de du biografitemaj verkoj pri sia gepatroj, "The Exile" (la ekzilo) kaj "The fighting angel" (La luktanta anĝelo) en 1938 ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Buck verkis pli ol 100 verkojn - romanojn, novelojn, prozon kaj porinfanan literaturon. Ŝia vivspertoj grave influis la enhavon de siaj verkoj.

Ŝi agnoskis ke ŝi volis pruvi al siaj legantoj, ke la la homaro povas vivteni ĝin en universaleco kaj harmonio, se volo nur ekzistus. Ŝi verkis pri virinoj, emocioj, azio kaj azianoj, enmigrado kaj adopto.

Ŝi estis patrino de ses adopitataj infanoj kaj en 1949 ŝi fondis adoptejon por prizorgi miksrasaj infanojn.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • East Wind, West Wind (romano, 1930)
  • The Good Earth (La bona tero) (romano, 1931)
  • The Mother (romano, 1934)
  • The Exile (biografio, 1936)
  • Fighting Angel (biografio, 1936)
  • Pavilion of Women (romano, 1946)
  • Far and Near (rakontoj, 1948)
  • The Townsman (romano, 1952)
  • The Lovers and Other Stories (rakontoj, eld. 1977)