Kobe Bryant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kobe Bryant
Persona informo
Naskonomo Kobe Bean Bryant
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1978 (1978-08-23)
en Filadelfio
Morto 26-an de januaro 2020 (2020-01-26) (41-jaraĝa)
en Calabasas
Mortokialo aviadila kraŝo
Tombo Pacific View Memorial Park
Lingvoj anglaitalahispana
Loĝloko Lower Merion Township • Newport Beach • Reggio di Calabria
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lower Merion High School • School of the Woods – Montessori
Subskribo Kobe Bryant
Familio
Patro Joe Bryant
Patrino Pam Bryant
Frat(in)oj Sharia Bryant • Shaya Bryant
Edz(in)o Vanessa Laine Bryant
Infanoj Gianna Bryant • Natalia Bryant • Capri Bryant • Bianka Bella Bryant
Okupo
Okupo basketbalisto • scenaristo • professional athlete
TTT
Retejo http://kobebryant.com
vdr

Kobe Bean Bryant [ˈkoʊbi ˈbiːn ˈbɹaɪənt] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1978 en Filadelfio, Pensilvanio, mortis la 26-an de januaro 2020 en Calabasas, Kalifornio) estis usona korbopilkisto.

Kobe Bryant, ofte konsiderata kiel legendo de korbopilkado, aliĝis al la Nacia Korbopilka Asocio (NBA) en la jaro 1996 kaj ludis por la teamo Los Angeles Lakers du jardekojn, kvinfoje fariĝante ĉampiono de la NBA.

De 1996 ĝis 2016, Bryant ludis kiel pafadgardisto (Shooting Guard) ĉe Los Angeles Lakers, kun kiu li gajnis kvin NBA-ĉampionecojn. De 1998 ĝis 2013 li estis kontinue elektita al la plej bonaj ludantoj (de ĉiu NBA-teamo) de la respektiva sezono, en 2008 li ricevis la premion kiel MVP (mallongigo por Most Valuable Player en la angla - plej valora ludanto (de la regula sezono)). Kun 33.643 poentoj, li estas numero 4 sur la listo de la plej sukcesaj NBA-ludantoj laŭ poentoj. En la Somera Olimpiko de 2008 en Pekino kaj 2012 en Londono Bryant gajnis la oran medalon kun la usona nacia teamo.

Por sia laboro en la desegna mallonga filmo Dear Basketball, por kiu li verkis la skripton, li ricevis Oskaron en la kategorio "Plej bona Desegna Filmeto" kaj Emmy en la kategorio "Eksterordinara Postproduktita Grafika Dezajno".

En 2016 li forlasis la sporton kaj ekde tiam partoprenis nur neprofesiajn matĉojn.

La 26-an de januaro 2020, li estis survoje al korbopilka matĉo, kiam transportinta lin kaj akompanojn helikoptero kraŝis en la urbeto Calabasas en Kalifornio, proksime al Los-Anĝeleso, je proksimume la 10-a horo matene. Laŭ raportoj, la helikoptero frapis monteton en densa nebulo. Ĉiuj homoj en la helikoptero pereis, inkluzive de Bryant kaj ties 13-jaraĝa filino Gianna.