Gusztáv Rigler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Rigler
Gusztáv Rigler
Gusztáv Rigler
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de novembro 1868(nun 1868-11-04)
en Hungario Dunamocs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 20-an de aŭgusto 1930
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Gusztáv Rigler [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rigler Gusztáv estis hungara kuracisto, higienisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Dugonics (1923-1930).

Gusztáv Rigler[1] naskiĝis la 4-an de novembro 1868 en Dunamocs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Moča en Slovakio), li mortis la 20-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Rigler maturiĝis en Esztergom, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1891. Post siaj studoj li laboris kiel asistanto en instituto pri publika sano. En 1897 li estis altrangigita privata instruisto. Ekde tiam li ofte studvojaĝis al okcidenta Eŭropo. Inter 1899 kaj 1920 li instruis jam kiel publika ordinara profesoro, ankaŭ katedrestro en Universitato Francisko Jozefo. Li estis dekano en la lernojaroj 1906 kaj 1914, rektoro en 1917. En Kolozsvár li establis stacion por publika sano kaj en 1910 stacion pri ĥolero, li ankaŭ gvidis ilin. Li sekvis la rifuĝintan universitaton al Szeged, kie li estis katedrestro kaj institutestro. De 1926 ĝismorte li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de higieno.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ivóvíz sterilizálása (1893)
  • Serodiagnosis az élelmiszer-vizsgálatban (1902)
  • Közegészségtan és a fertőző betegségek. 1-2. (1910)
  • Az 1831-iki (első) cholera betörésének története (1915)
  • A közegészségtan és a járványtan rövid tankönyve (1922, 1929)
  • Magyarország járványstatisztikája 1878-1920-ig (17 volumoj, 1925)
  • A Balaton északi partjának forrás- és patakvizei. Tihanytól Fűzfőig. (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]