Max Eitingon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Eitingon
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1881 (1881-06-26)
en Mahiljoŭ
Morto 30-an de julio 1943 (1943-07-30) (62-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Juda tombejo de la Olivarba Monto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioGermana Regno
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Chaim Eitingon
Okupo
Okupo kuracisto • psikoanalizisto
vdr
La Komitato de psikoanalizistoj en 1922 (maldekstre dekstren): Otto Rank, Sigmund Freud, Karl Abraham, Max Eitingon, Sándor Ferenczi, Ernest Jones, kaj Hanns Sachs.

Max EITINGON (naskiĝis la 26-an de junio 1881, mortis la 30-an de julio 1943) estis belorusi-germana medicina doktoro kaj psikoanalizisto, kiu ludis gravan rolon en la establado de la instituciaj parametroj de la psikoanalizaj edukado kaj trejnado.[1]

Eitingon estis kunfondinto kaj prezidanto el 1920 ĝis 1933 de la Berlina Psikoanaliza Polikliniko. Li estis ankaŭ direktoro kaj patrono de la Internationaler Psychoanalytischer Verlag (1921-1930), prezidanto de la Internacia Psikoanaliza Asocio (1927-1933), fondinto kaj prezidanto de la Internacia Trejnkomitato (1925-1943), kaj fondinto de la Palestina Psikoanaliza Societo (1934) kaj de la Psikoanaliza Instituto de Israelo.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 'Genie, Talent und Psychoanalyse', Zentralblatt für Psychoanalyse 2 (1912) 539-540.
  • 'Gott und Vater', Imago 3 (1914), 90-93
  • 'Ein Fall von Verlesen', Internationale Zeitschrift für Psychoanalyse 3 (1915), 349-350.
  • 'Zur psychoanalytischen Bewegung', Internationale Zeitschrift für Psychoanalyse 8 (1922), 103-106.
  • 'Report of the Berlin Psychoanalytical Polyclinic', Bulletin of the International Psychoanalytical Association 4 (1923), 254.
  • 'Concluding remarks on the question of lay analysis', International Journal of Psycho-Analysis 8 (1927), p. 399-401
  • 'Report of Marienbad Congress', International Journal of Psycho-Analysis 18 (1937), p. 351
  • 'In the Dawn of Psychoanalysis', en M. Wulff (eld.) Max Eitingon: in memoriam, Jerusalem: Israel Psychoanalytic Society, 1950

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sidney L. Pomer, 'Max Eitingon (1881-1943): The Organization of Psychoanalytic Training', in Franz Alexander, Samuel Eisenstein & Martin Grotjahn, Psychoanalytic Pioneers, Transaction Publishers, 1995, pp. 51-62
  2. Moreau Ricaud, Michelle, 'Max Eitingon', International Dictionary of Psychoanalysis. Represita rete en answers.com