Leonard Woolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonard Woolf
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1880 (1880-11-25)
en Kensington
Morto 14-an de aŭgusto 1969 (1969-08-14) (88-jaraĝa)
en Graflando Sussex
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity College • St Paul's School vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Sidney Woolf vd
Patrino Marie de Jongh vd
Gefratoj Bella Woolf • Cecil Woolf • Edgar Woolf • Philip Woolf vd
Edz(in)o Virginia Woolf vd
Amkunulo Trekkie Parsons vd
Profesio
Okupo verkisto • redaktisto • romanisto • pentristo • eldonisto • ĵurnalisto • politikologo • publikigisto vd
Aktiva dum 1913– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonard Sidney WOOLF (anglalingva prononco /ˈwʊlf/; 25a de novembro 1880 – 14a de aŭgusto 1969) estis brita politik-teoriulo, verkisto, publikigisto kaj funkciulo, kaj edzino de la verkistino Virginia Woolf.

Li studis en la Trinity College de la Universitato de Kembriĝo en la sama epoko kiel Lytton Strachey, John Maynard Keynes, G. E. Moore kaj E. M. Forster.

El 1904 al 1911 li estis kolonia militista funkciulo en Srilanko. En 1912 li edziĝis al Virginia Stephen. La geedzoj Woolf nome Leonard kaj Virginia Woolf estis tre influaj en la Grupo Bloomsbury.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Virginia kaj Leonard Woolf, 1912.

Geedziĝinta, Woolf revenis al verkado kaj publikigis sian unuan romanon, The Village in the Jungle (1913), kiu estas bazita sur liaj jaroj en Cejlono.

Je la enkonduko de la soldatigo en 1916, dum la Unua Mondmilito, Woolf estis malakceptita por la militservo pro medicinaj tialoj, kaj li turnis sin al politiko kaj sociologio. Li aliĝis al la Laborpartio kaj al la Fabiana Societo, kaj iĝis regula kontribuanto al la gazeto "New Statesman". En 1916, li verkis "International Government", proponante internacian agentejon por enkonduki tutmondan pacon.

Kiam la mensostato de lia edzino malboniĝis, Woolf dediĉis multon de sia tempo al ŝia zorgado (li mem suferis pro deprimo). En 1917, la Woolf-oj aĉetis malgrandan man-funkciantan presilon kaj per ĝi ili fondis Hogarth Press. Ilia unua projekto estis pamfleto, man-presita kaj bindita de ili mem. Post dek jaroj Press iĝis tut-skala publikigejo, kiu eldonis la novelojn de Virginia, la traktaĵojn de Leonard kaj, inter aliaj verkoj, la unuan eldonon de la verko de T. S. Eliot nome "The Waste Land". Woolf pluis kiel la ĉefa direktoro de Press ĝis sia morto. Lia edzino suferis akrajn atakojn de mensa malsano tra sia tuta vivo, ĝis ŝi memmortigis sin per dronado en 1941. Poste, Leonard enamiĝis al edzina artistino, Trekkie Parsons.

En 1919, Woolf iĝis redaktoro de "International Review". Li redaktoris ankaŭ la internacian sekcion de "Contemporary Review" el 1920 ĝis 1922. Li estis literatura redaktoro de "The Nation and Athenaeum", ĝenerale referencata simple kiel "The Nation", el 1923 ĝis 1930), kaj kunfondinto kaj redaktoro de "The Political Quarterly" el 1931 ĝis 1959), kaj dum ioma tempo li servis kiel sekretario de la konsilkomitatoj de la Laborpartio pri internaciaj kaj koloniaj aferoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Village in the Jungle – 1913
  • The Wise Virgins – 1914 (Republikigita en 2003 de Persephone Books)
  • International Government – 1916
  • The Future of Constantinople – 1917
  • The Framework of a Lasting Peace - 1917
  • Cooperation and the Future of Industry – 1918
  • Economic Imperialism – 1920
  • Empire and Commerce in Africa – 1920
  • Socialism and Co-operation – 1921
  • International co-operative trade – 1922
  • Fear and Politics – 1925
  • Essays on Literature, History, Politics – 1927
  • Hunting the Highbrow – 1927
  • Imperialism and Civilization – 1928
  • After the Deluge (Principia Politica), 3 vol. – 1931, 1939, 1953
  • Quack! Quack! – 1935
  • Barbarians at the Gate – 1939
  • The War for Peace – 1940
  • A Calendar of Consolation – elektita de Leonard Woolf, 1967

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De Silva, Prabhath, Leonard Woolf as a Judge in Ceylon: A British Civil Servant as a Judge in the Hambantota District of Colonial Sri Lanka(1908-1911), Neptune Publications(Pvt) Ltd, Battaramulla, Sri Lanka (2nd edition-2016)ISBN 978-955-0028-69-6
  • Coates, Irene (2002). Who's Afraid of Leonard Woolf?: A Case for the Sanity of Virginia Woolf. New York: Soho Press. ISBN 978-1569472941.
  • Glendinning, Victoria (2006). Leonard Woolf: a biography. New York: Free Press. ISBN 978-0-7432-4653-8. OCLC 71779088.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]