Ödön Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Kovács
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de februaro 1844(nun 1844-02-04)
en Mezőbánd (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 16-an de majo 1895
en Hungario Nagyenyed (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo teologo • teologa verkisto
vdr

Ödön Kovács [odon kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Ödön estis hungara kalvinana teologo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis székelykeresztúri [sEkejkerestUri], lia frato estis Albert Kovács (teologo).

Ödön Kovács[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1844 en Mezőbánd (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Band (Mureș) en Rumanio), li mortis la 16-an de majo 1895 en Nagyenyed (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Aiud en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Kovács maturiĝis en gimnazio en Marosvásárhely, poste li studis juron kaj teologion en la sama urbo, pli poste nur teologion en Nagyenyed. En la studjaro 1865 li instruis en kolegio, poste li studis en Utrecht (1866–1868) kaj Leiden (1868–1869), kie li doktoriĝis en 1869. Hejmenveninta li ĝismorte instruis en la kalvinana teologia akademio. En 1881 li partoprenis en la kalvinana sinodo en Debrecen. Li multe kontribuis en religiaj eldonaĵoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Theol. mozgalmak Hollandban (1867)
  • Het protestantisme in Hongarije gedurende de laatste twintig Jaren (disertaĵo, 1869, 1875)
  • A theologia helyzete az egyetemen (1871)
  • A vallásbölcsészet kézikönyve (2 volumoj, 1877-1878)
  • A keresztyén egyház a IV., V., VI. századokban (tradukaĵo, 1880)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]