Ferenc Lopussny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Lopussny
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de septembro 1813(nun 1813-09-12)
en Hungario Briesen (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 7-an de oktobro 1874
en Hungario Breznóbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo teologo • pastro
vdr

Ferenc Lopussny [lopuŝni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lopussny Ferenc, laŭ slovaka ortografio František Lopušný estis hungaria (supozeble slovaka) katolika pastro, kanoniko, titulara abato, seminaria kaj universitata instruisto. Lia familia nomvarianto estis Lopusnyi.

Ferenc Lopussny[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1813 en Briesen (Hungara reĝlando, nuntempa Brezno en Slovakio), li mortis la 7-an de oktobro 1874 en Breznóbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brezno en Slovakio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Lopussny frekventis liceon en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion en Reĝa Universitato de Pest inter 1831-1836, en la lasta jaro li pastriĝis. Li komencis sian pastran karieron en Besztercebánya, sed post jaro li estis en la sama urbo bibliotekestro de la episkopa biblioteko, en 1839 seminaria prefekto. Li doktoriĝis el teologio en 1840, poste li instruis en gimnazio kaj seminario. Inter 1849 kaj 1860 li instruis en la menciita universitato, eĉ li estis dekano (1851-1860). En 1860 li iĝis kanoniko de Nagyvárad, post jaroj titulara abato. Laŭ slovaka fonto li subtenis la slovakan nacian kaj kulturan movadojn.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sermo academicus, dum facultas theologica cae. reg. scientiarum universitatis Pestiensis immaculati conceptus beatae Deiparae virginis Mariae... (1855)
  • Propinatio occasione installationis episcopi Transylvaniensis Michaelis Fogarassy (1865)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]