Péter Nemeshegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Nemeshegyi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1923 (1923-01-27)
en Budapeŝto
Morto 13-an de junio 2020 (2020-06-13) (97-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastro
vdr

Péter Nemeshegyi [nemeŝhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemeshegyi Péter estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto.

Péter Nemeshegyi en 2012

Péter Nemeshegyi[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1923 en Budapeŝto, mortis la 13-a de junio 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Nemeshegyi studis ekonomikon en sia naskiĝurbo, li doktoriĝis el ŝtatekonomio en 1944. En la sama jaro li aliĝis al la jezuitoj, sed pli frue li estis jam skolto. Inter 1946-1949 li studis en jezuita altlernejo en Szeged, poste pro la oftaj komunistaj malpermesoj li disidis. Li pastriĝis post la necesaj studoj en 1952 en Romo kaj li daŭris la lernadon en kolegio en Kimrio (1953), poste li doktoriĝis en 1956 en Pontifika Gregoria Universitato. Inter 1956 kaj 1993 li instruis en universitato en Tokio, li estis dekano inter 1963-1969 kaj 1973-1977. Intertempe en 1962 li iĝis plenrajta jezuito. En 1993 li hejmenvenis kaj estis katedrestro en Katolika Altlernejo Vilmos Apor, krome li instruis en Altlernejo Ferenc Gál, Teologia Monaĥa Altlernejo Sapientia kaj Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li ricevis japanajn kaj hungarajn premiojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • La paternité de Dieu chez Origène (1960)
  • A Szentháromság (1974)
  • Élet Krisztusban (1981)
  • Isten népének szolgái. Az egyházirend teológiája. (1994)
  • A szeretet útja (2006)
  • "Tárt karokkal várnak ránk...". Életinterjú Nemeshegyi Péter jezsuitával. (2016)

Filma rolo[redakti | redakti fonton]

En 2002 li estis pastro en hungara filmo "A Hídember".

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]