Pacpreĝejo frankfurta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedenskirche Frankfurt (Oder)

La Packirko (germane: Friedenskirche; aliaj nomoj: Kirko Sankta Nikolao, Kirko reformita) troviĝas en Frankfurto ĉe Odro, Germanujo, estante la plej malnova ŝtonkonstruaĵo de la urbo.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La Nikolaokirko ĉ. la jaro 1550

Ĉ. la jaro 1226 estiĝis ĉe mallarĝa loko ĉe la rivero Odro kun transvadejo setlejo de komercistoj. Ties paroĥuja kirko konsekritis je Sankta Nikolao de Mira, patrono de la ŝipistoj kaj komercistoj. Kune kun la cedo de la urbaj privilegioj al la frankfurtanoj konstruitis en 1253 la nova ĉefa preĝejo, la frankfurta Mario-kirko. Kelkajn jarojn antaŭ 1302 faritis por la Nikolaokirko kvarnavera longa halo, kies eksteraj muroj ankoraŭ respureblas. La niĉoj ĉe la orienta gablo surpentritis. Ĉirkaŭanta altarejo kun triangula fermiĝo alvenis eble ankoraŭ en la 14-a jarcento. Post Reformacio la kirko sekularigitis.

Ĝis la 1540-aj jaroj la Nikolao-komunumo translokiĝis diserve al la najbara, (eksa) franciskana kirko, la nuna Bach-koncerthalo; pro tio la malnova patroneco nikolaa reprenitis en la nova loko. La malnova, ne plu funkcianta kirko ŝanĝitis en 1557 je grenejo. Pro fulmobato la suda turo baroka ekbrulis, cetere la plej bela kirkoturo en la tuta urbo. Inter 1600 kaj 1650 ĝi servis kiel prizono kaj malsanulejo. Dum la Tridekjara milito ĝi estis ankaŭ pulvodeponejo. La damaĝita suda turo refaritis ĝis aprilo 1601, sed ĝi terenfalis en la jaro 1643-a pro fuŝlaboro. La grenejo ĝis 1656 kadukiĝis pli kaj pli ĝis ĝia transdono, laŭ ordono de Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio), al la anoj de la Reformita Eklezio. Restaŭro daŭris ĝis 1657 kaj poste iĝis nomoŝanĝo je Reformierte Kirche. En 1675 la norda turo ricevis tri sonorilojn bronzajn, kiuj sonas ĝis hodiaŭ. Temas pri:

  • la malsupra sonorilo kun sigelo de la komunumo, muldite en 1674 fare de Franz Sebastian Voillard, kun diametro de 144 cm
  • la supra suda sonorilo, muldite en 1673 (Voillard), kun diametro de 115 cm
  • la supra norda sonorilo, muldite en 1618 kun diametro de 96 cm; post fendiĝo remuldite en 1747; anstataŭigite per kopio en 1931 pro dum la Unua mondmilito perdita originalo
Nikolaokirko antaŭ 1890

Ekde la 17-a jarcento la preĝejo estas ankaŭ entombigejo por elstaruloj de inter la administrantaro kaj la soldataro. Pro alveno de francaj hugenotoj la reformita komunumo nature tre kreskis. En 1686 okazis la unua diservo en la franca lingvo. Inter 1735 kaj 1737 la baroka norda turo reparitis kaj antaŭ la okcidenta fasado konstruitis domo por la francaj fideluloj; ĝi malkonstruitis en la jaro 1861a. Inter 1880–1881 multangula sakristio alkonstruitis kaj barokaĵoj forigitis. La dutura, 55 metrojn alta uesta fasado konstruitis inter 1890 kaj 1894 laŭ planoj de Friedrich Adler. Tiam la tuto regotikigitis kaj renovigitis. En 1925 faritis ampleksaj konstrulaboroj en la interno. En 1929 la kirko alinomiĝis je Packirko. Dum la lastaj tagoj de la Dua mondmilito iĝis surloke grandaj damaĝoj kaj la mizero daŭris pro vandalismo ĝis 1952. Finfine inter 1956 kaj 1956 la vandpentraĵoj blanke farbitis kaj orgeno de la surloka firmao Sauer krome venis en la kirkon. Antaŭ la novkonsekro 1959 starigitis memkompreneble ankaŭ nova altaro. La lasta diservo okazis en 1974 okaze de la Eklezia foiro protestantisma antaŭ ol la domo ekfunkciis kiel deponejo. En 1985 luprenis ĝin la urbo kaj la longa navo ricevis novan tegmenton. Post la Turniĝo la trabaro tegmenta kaj la ĥorejo laŭ malnovaj planoj refaritis. En 1994 formitis amikara societo ekumenismula por krei surloke interkonfesian renkontiĝlokon(Oekumenisches Europa-Centrum Frankfurt). Anoj de Internationaler Bund komencis la konkretan reviviglaboron en 1997.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Faldfolio „Herzlich Willkommen in der ältesten Kirche zu Frankfurt an der Oder“; Förderkreis Oekumenisches Europ-Centrum; ca. 2006.
  • Werner Mandel: Die älteste Kirche der Stadt Frankfurt (Oder). Kreite de Hans-Michael Hanert kaj Thomas Nehlen, eldonite de Förderkreis „Oekumenisches Europa Centrum e.V.“, Sup. Christoph Bruckhoff, Frankfurt (Oder) 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52.34855714.55225