George Eastman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Eastman
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1854 (1854-07-12)
en Waterville
Morto 14-an de marto 1932 (1932-03-14) (77-jaraĝa)
en Roĉestro
Mortokialo pafvundo
Tombo Eastman Business Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo George Eastman
Familio
Patro George Eastman
Patrino Maria Kilbourn
Edz(in)o
Okupo
Okupo entreprenisto • inventistofotistofilantropomecenato
vdr

George EASTMAN (12a de julio, 1854 – 14a de marto, 1932) estis usona entreprenisto kiu fondis la Eastman Kodak Company kaj helpis enkonduki la fotografian uzadon de rulfilmo en la ĉeftendenco. Rulfilmo estis poste bazo por la invento de filmoj de kino en 1888 fare de la unuaj filmistoj de la mondo nome Eadweard Muybridge kaj Louis Le Prince, kaj kelkajn jarojn poste fare de iliaj sekvantoj Léon Bouly, William Kennedy Dickson, Thomas Edison, la Fratoj Lumière, kaj Georges Méliès.

Li estis grava filantropo, kiu establis la muziklernejon "Eastman School of Music", kaj lernejojn por dentokuracado kaj medicino en la Universitato de Roĉestro kaj en Londono la "Eastman Dental Hospital"; kontribuis al la Roĉestra Instituto de Teknologio (RIT) kaj al la konstruado de kelkaj konstruaĵoj en la dua kampuso de la Massachusetts Institute of Technology (MIT) ĉe la rivero Charles. Aldone, li faris gravajn donacojn al la Tuskegee Universitato kaj al la Hampton Universitato, historie pornigrulaj universitatoj en Suda Usono. Kun intereso en la plibonigo de la sansistemoj, li havigis fondusojn por klinikoj en Londono kaj en aliaj urboj de Eŭropo por servi al malriĉaj lokanoj.

En siaj finaj du jaroj, Eastman suferis intensan doloron pro malordo ĉe sia spino. La 14an de marto, 1932, Eastman mortpafigis sin en la koro, lasinte noton jenan, "Al miaj amikoj: mia tasko estas farita. Kial atendi?"[1]

La Muzeo George Eastman Museum estis proklamita Nacia Historia Lokoj. Eastman estas la nura persono reprezentata per du steloj en la Trotuaro de famo en Holivudo agnoskante la saman atingon, nome lia invento de rulfilmo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lindsay, David "George Eastman: The Final Shot". American Experience. PBS. Alirita la 30an de aŭgusto, 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ackerman, Carl W. (1930). George Eastman: Founder of Kodak and the Photography Business. Beard Books. ISBN 1-893-12299-9.
  • Brayer, Elizabeth (1996). George Eastman: A Biography. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 0801852633.