Georg Bätzing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Bätzing
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1961 (1961-04-13) (63-jaraĝa)
en Kirchen
Religio katolika eklezio vd
Motto latine Congrega in unum (kungvidu); temas pri simbolo de la eklezia unueco, la malseparita vestaĵo de Jesuo Kristo.[1]
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Trier University • Freiherr-vom-Stein-Gymnasium vd
Familio
Parencoj Sabine Bätzing-Lichtenthäler vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • verkisto • katolika episkopo vd
Episkopo de Limburg (Lahn)
Dum 2020–
Antaŭulo Franz-Peter Tebartz-van Elst
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La limburga katedralo de la episkopujo de Bätzing

Georg BÄTZING, naskiĝinta la 13-an de aprilo 1961 en Kirchen (Sieg), estas germana teologo kaj romkatolika episkopo de Limburg (Lahn). Ekde la 3-a de marto 2020 li estras la Germanan Episkoparon.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pasigis la junulajn jarojn Georg Bätzing kiel filo de fervojisto kaj de dommastrumino en Niederfischbach, vilaĝo de la t.n. Insulo trevira, eksklavo de la Episkopujo Treviro. Bätzing, kiu iam nomis sian gepatran sintenon katolikega, [3] estis ministranto, kantis en la eklezikoruso kaj orgenistis. Krome li helpis en la liturgia rondo de la naskiĝurba komunumo. Li estas kuzo de la politikistino Sabine Bätzing-Lichtenthäler.[4]

Animzorgada agadaro[redakti | redakti fonton]

Post la abiturienta ekzameno trapasita en 1980 ĉe la Freiherr-vom-Stein-gimnazio en Betzdorf li eniris la porpastran seminarion en Trier. La studon de teologio kaj filozofio ĉe la Universitatoj de Treviro kaj de Freiburg im Breisgau li finis en 1985. Unu jaron poste li ordinitis diakono faronte la staĝon diakonan en St. Wendel en Sarlando. En la 18-a de julio 1987 li ordinitis pastrofare de lia episkopa moŝto Hermann Josef Spital en Treviro. Ĝis 1990 li diakonis ĉe la pilgrimadkirko Vizito de Mario en Klausen kaj en la Komunumo Sankta Jozefo en Koblenz. Poste li estiĝis vicestro de la trevira porpastra seminario, kiun deĵoron li plenumis ĝis 1996. La saman jaron li doktoriĝis teologie per dogmatika laboraĵo pri ekleziologiaj aspektoj de la pentado. Poste li iĝis en la menciita seminario porpastra estro. Krome li responsis pri la planado kaj la farado de pluklerigejoj por estontaj kaj estantaj estroj de aliaj porpastraj seminarioj en Germanlingvio kaj ĉefo de la Eŭĥario-societo, preĝada kaj apoga fratio por la subteno de ekleziprofesiaj vokoj en la Episkopo trevira. Ekster tio Bätzing estis la estraron de la August-Doerner-fondaĵo, kiu tenadas la Studdomo Sankta Lamberto en Lantershofen.

En novembro 2005 papo Benedikto la 16-a nomumis lin kaplano papa (monsignore); inter 2002 kaj 2012 Bätzing estis spirita konsilisto de la semajngazeto dioceza Paulinus.[5] En al 1.11.2012 episkopo Stephan Ackermann nomumis lin generalvikarion por transpreni la laborojn de prelato Georg Holkenbrink, kiu iĝis oficialulo de la dioceza tribunato.

Limburga episkopeco[redakti | redakti fonton]

Post elekto fare de la katedrala kapitulanaro Bätzing estiĝis, post aprobo fare de lia papa moŝto Francisko en la 1.7.2016 episkopo de Limburg posteulante Franz-Peter Tebartz-van Elst.[6] Konsekro kaj enkonduko okazis en la 18.9.2016. Tiam estis la ĉefa konsekranto la kolonja ĉefepiskopo Rainer Maria Woelki, dume aliaj konsekrantoj estis helpepiskopo Manfred Grothe kaj la trevira episkopo Stephan Ackermann.[7]

Superdiocezaj taskoj[redakti | redakti fonton]

La anoj de la Germana episkoparo elektis Bätzing en la 20.9.2016 ĉefo de sia Malsupra komisio pri interreligia dialogo.[8]

Dum la plenkonsido printempa de la germanaj episkopoj en Majenco en la 3.3.2020 li posteulis Reinhard Marx kiel estro, kiu ne plu kandidatis.<ref[>domradio.de: doimradio.de: Der Neue kommt aus Limburg. Bischof Bätzing aus Limburg neuer DBK-Vorsitzender, 3.3.2020.</ref>

Pozicioj/sintenoj kelkaj[redakti | redakti fonton]

En februaro 2019 Bätzing argumentis ke la celibato pastra estu maldeviga malgraŭ ĝia alta valoro.[9] Li ankaŭ malŝatas ke virinoj estas ĝis hodiaŭ malinkluzivigataj el la ordiniĝrajtantaro koncerne pastrecon.[10]

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Eucharistie als Opfer der Kirche (1986)
  • Kirche im Werden. Ekklesiologische Aspekte des Läuterungsgedankens, Trierer theologische Studien 56, Trier: Paulinus, 1996, ISBN 978-3-7902-1284-6 (Dissertation)
  • Suchbewegungen (2000)
  • Helfer im Einsatz Gottes (2001)
  • Der Kreuzweg Jesu Christi (2003)
  • Bleib doch bei uns, Herr (2005)
  • Das Leben ausloten (2006)
  • Gott der kleinen Leute (2007)
  • Es gibt keine größere Liebe (2007)
  • Nachgefragt. Hilfen zum Verständnis des christlichen Glaubens (2008)
  • Beten üben. Anleitung zu einer christlichen Gebetspraxis (2009)
  • Das Trierer Christusgebet. Entstehung, Auslegung und Praxis eines Elementes bistumseigener Gebetstradition (2010)
  • Jesus Christus, Heiland und Erlöser. Impulse auf dem Weg der Erlösung (2011)
  • Kommt, wir beten ihn an! Impulsheft zur Feier des Ewigen Gebetes und für die eucharistische Anbetung im Zugehen auf die Heilig-Rock-Wallfahrt 2012, hrsg. vom Wallfahrtsbüro in Verantwortung von Georg Bätzing und Elisabeth Beiling (2011)
  • In Verbindung bleiben. Säkularer Staat und Religionen (2017)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Bätzing en la germana Vikipedio.