Illés Láni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Illés Láni
Persona informo
Aliaj nomoj Petrus Petschius
Naskiĝo en 1570
en Hungario Tót Próna (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 5-an de novembro 1618
en Hungario Bittse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj slovakagermanalatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto • poeto • teologo • pastropredikisto
vdr

Illés Láni [ilEŝ lAni], slovake Eliáš Láni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láni Illés estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto, instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Lány, Lányi kaj Lani, lia pseŭdonimo estis Petrus Petschius.

Illés Láni[1] naskiĝis en 1570 en Tót Próna (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Slovenské Pravno en Slovakio), li mortis la 5-an de novembro 1618 en Bittse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bytča en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Illés Láni post la necesaj lernejoj pastriĝis kaj komence li estis vicinstruisto en 1595 en Sztraszka. Post 2 jaroj li estis pastro en Mosóc, kie li estis elektita eklezia dekano. En 1608 li estis kortega pastro de magnato György Thurzó. En la sekva jaro en Bittse li denove estis dekano (samtempe li ricevis nobelecon), en 1610 jam superintendanto. En 1616 li aranĝis sinodon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Scvtvm Libertatis Christianae in Vsv Ceremoniarum, nomimatim autem Imaginum... (1595)
  • Defensio Libertatis Christianae in Vsv Imaginvm Historico... (1599)
  • Kázanj Pohrébnj Pri Pohrbu Oswejeceneho a Weliko mocného Pána... (funebra parolado, 1617)
  • Thurzó György özvegyének gyásza... (slovakaj kantoj tradukitaj hungaren, eldonita en 1890)
  • Kateĥismo de Luther (kuntradukinto slovake, 1612)
  • De quaestione an imagines in templis christianorum... (manuskripto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]