Peñas de San Pedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peñas de San Pedro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 447  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 44′ N, 2° 0′ U (mapo)38.7266169-2.0019637Koordinatoj: 38° 44′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 015 m [+]
Areo 172 km² (17 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñas de San Pedro (Hispanio)
Peñas de San Pedro (Hispanio)
DEC
Peñas de San Pedro
Peñas de San Pedro
Situo de Peñas de San Pedro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñas de San Pedro [+]
vdr
Peñas de San Pedro en la Provinco Albaceto.

Peñas de San Pedro (Rokoj de Sankta Petro, kiu aperas sur kastelo en la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la centro de la provinco, sed en la areo de la Sierra de Alcaraz. Estas areo de 158,75 km² je 1015 msm kaj je 32 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Peñas de San Pedro havas 1 399 loĝantojn (2019) kun denseco de 9,05.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Peñas de San Pedro estas inter la montaro de Alcaraz (en la deklivaro de la Betika Sistemo) kaj la ebenaĵo de La Mancha de Montearagón. En la norda zono la teritorio estas parto de la manĉa ebenaĵo, sed poste la tereno ondas antaŭ la montaro albaceta.

Limoj de la municipa teritorio de Peñas de San Pedro
Nordokcidente: Albacete kaj Pozuelo Norde: Albacete Nordoriente: Albacete
Okcidente: San Pedro Oriente: Pozohondo
Sudokcidente Casas de Lázaro Sude: Alcadozo Sudoriente: Alcadozo kaj Pozohondo

Historio[redakti | redakti fonton]

La kristanoj definitive konkeris la lokon en la unua duono de la 13a jarcento. Oni atingis la aŭtonomecon rilate el Alcaraz, kaj la titolon de "villa" en 1537, sub la regado de Karolo la 1-a. En tiu epoko, foririnte risko de invadoj de islamanoj, la loĝantaro translokiĝis malsupre el la kastela zono, sed ĝis la 18a jarcento restis kelkaj lokanoj tie.

Ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan provincon Albacete, la municipa teritorio de Peñas de San Pedro estis tre etenda, okupante 625 km². En tiu dato okazis la separo de la aktualaj municipoj de Pozohondo, Alcadozo, San Pedro kaj Pozuelo.

En 1836, dum la Unua Karlisma Milito, la kastelo estis okupita de la trupoj de la generalo Cabrera. Tiam la loĝantaro jam tute malsupre de la kastelo, konstruis malgrandan mureton por sia defendo, el kiu ankoraŭ oni konservis kelkajn restojn. Poste la kastelo estis privatigita.

En la 1970-aj jaroj estis granda konsekvenco de la konstruo subgrunde de tunelo Talave, apartenanta al la Akvedukto Tajo-Segura. Tiu grava vorko plialtigis la loĝantaron kaj plibonigis la ekonomian situacion, sed post la fino de la vorko okazis forta elmigrado. En la 1950-aj jaroj oni estis superinta pinton de 3500 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj pli ol 1000; tio estas oni perdis preskaŭ du trionojn.

Ekde la 1980-aj jaroj la urbestro estis socialisto, sed ekde 1995 Antonio Serrano Aguilar de la dekstra partio PP estis urbestro.

Aktuale la municipo, pere de la enspezoj pro la instalado en siaj terenoj de ventogeneratoroj, enspezis multe kaj konstruis naĝejon, sportejojn kaj taŭrludejon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas kastelo kaj preĝejo de Nia Sinjorino de la Espero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]