Alcadozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcadozo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02124
Demografio
Loĝantaro 648  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 39′ N, 1° 59′ U (mapo)38.6488936-1.980391Koordinatoj: 38° 39′ N, 1° 59′ U (mapo) [+]
Alto 925 m [+]
Areo 99,6 km² (9 960 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcadozo (Hispanio)
Alcadozo (Hispanio)
DEC
Alcadozo
Alcadozo
Situo de Alcadozo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcadozo [+]
vdr
Alcadozo en la Provinco Albaceto.

Alcadozo [alkaDOzo] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la centro de la provinco, sed en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 99,58 km² je 925 msm kaj je 42 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Alcadozo havas 654 loĝantojn (2019) kun denseco de 6,65. Al Alcadozo apartenas la submunicipoj Casasola, Fuente del Pino, La Herrería, La Molata, El Molinar, Santa Ana kaj la domaroj La Jara kaj La Quebrada. En la 1930aj jaroj oni superis pinton de 1800 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj pli ol 600; tio estas oni perdis du trionojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Alcadozo limas kun Peñas de San Pedro, Casas de Lázaro, Ayna, Liétor, Pozohondo kaj Peñascosa, ĉiuj el ili de la provinco Albacete.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas preĝejoj kaj ermitejoj. La cetero de komuna heredo estas naturo, kiel du senegalaj arboj, nome la enorma kverko Carrasca de la Vaca, natura "monumento" de pli ol mil jaroj kaj la majesta pino de la "Guapero" kiu superas la kvincent jarojn (vidu foton en tabelo), same kiel la aro de fontoj. Rimarkindas la esto de pli ol dek kavoj, en areo de malpli ol kvar km el Alcadozo, multaj el ili katalogitaj kiel arkeologiaj kuŝejoj. Krome estas konstruaĵoj el sencementa ŝtono, kiel putoj, kabanoj cucos [KUkos], bestokortoj, fornoj kaj kalkejoj, same kiel aliaj interesaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]