Robledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robledo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02340
Demografio
Loĝantaro 394  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 46′ N, 2° 27′ U (mapo)38.759166666667-2.4488888888889Koordinatoj: 38° 46′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 000 m [+]
Areo 139,3 km² (13 930 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Robledo (Hispanio)
Robledo (Hispanio)
DEC
Robledo
Robledo
Situo de Robledo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robledo (Albacete) [+]
vdr
Robledo en la Provinco Albaceto.

Robledo (Kverkejo, pro kio estas kverkoj en la dekstra duono de la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, kaj en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 120,08 km² je 1000 msm kaj je 70 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Robledo havas 367 loĝantojn (2019) kun denseco nur de 3,05. Estas inkluditaj la submunicipoj El Cubillo kaj Los Chospes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Robledo limas kun la municipaj teritorioj de Alcaraz kaj Masegoso oriente, Alcaraz kaj Peñascosa sude, Viveros kaj El Ballestero norde kaj kun la provinco Ĥaeno okcidente. Robledo estas natura limo inter la unuaj deklivoj de la montaro Sierra de Alcaraz kaj la ebenaĵoj Kamparoj de Montiel, nome inter ebeno kaj montaro. Ties tri domarkernoj (nome Robledo, El Cubillo kaj Los Chospes) staras ĝuste borde de la nacia ŝoseo N-322. Estas centro de ŝoseretoj al la kvar kompasdirektoj: al Madrido tra El Ballestero, al Ciudad Real tra Viveros, al Andaluczio tra Ĥaeno kaj al Valencilando tra Albacete.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rokpentraĵoj de Arquillo], en kiuj videblas fiŝo (dekstre) kaj cervo (maldekstre).

Oni trovis restaĵojn de Paleolitiko kaj ĉefe de Neolitiko. En El Arquillo [arKIljo] oni trovis majstrajn rokpentraĵojn, unukolorajn, nome ruĝajn. Rimarkindas fiŝo kaj granda cervo, tiu lasta kun impresa kornaro en kiu kalkuleblas 16 kornopintoj, kio havigas sensacion de majesteco kaj forto. Oni dokumentus ankaŭ setlejojn de la Bronzepoko.

Estis setlejoj de iberoj apud ŝoseo uzitaj ankaŭ de romianoj el Mediteraneo al Andaluzio. Tras tiu oni komercis varojn de greka deveno. Oni trovis ceramikaĵojn de romianoj, sed poste ŝajne la areo senhomiĝis ĉar oni ne trovis restaĵojn de visigotoj aŭ de la frua Al Andalus. Tamen estas dokumentita en la unua duono de la 9-a jarcento estado de islamaj trupoj estre de Abd ar-Rahman la 3-a ĉe la lagetoj de Villaverde, kie kampadis defende; kaj la ruinoj de la nomita Casa de Las Pulgas (puldomo), eble antikva gvatoturo en la islamkristana limo post la konkero de Toledo, nome konstruaĵo de fino de la 11-a jarcento aŭ komenco de la 12-a.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte socialisto kaj partikulare David Cuerda García sesfoje (kvarono da jarcento).

En 2017 estis 366 loĝantoj. Tio estas 81,6 % malpli ol en 1900, kun descendo simila al tiu de granda parto de la sierra de Alcaraz. En 1991 estis 502 loĝantoj, do oni perdis ĉirkaŭ 125 loĝantojn en la lastaj 25 jaroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rokpentraĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]