Mezulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La diversaj eblaj fukcioj de mezuloj ene de la ludejo (hispanlingve).

En futbalo, mezulo, mezkampisto, mezkampulomezludisto, estas la futbalisto ĉu atakanta ĉu defendanta kiu ludas ĉefe en la centro de la ludejo. Ties ĉefaj funkcioj estas la jenaj: ekvilibrigi la teamon inter la defendo kaj la atako, konstrui kaj organizi la ludon, pasigi la pilkon al la avanuloj, rekuperi la pilkon kiam tiu estas posedata de la kontraŭa teamo, inter aliaj. Spite teorian malgravon de mezuloj, kompare kun goluloj kaj avanuloj, ili povas esti decidigaj en la ludado, ekzemple por rapide pasigi pilkon el defendantoj aŭ el sia propra rekupero al rapida avanulo kiu faru golon.

Inter konataj mezkampuloj estas menciindaj Diego Armando Maradona, Paulo Roberto Falcão, Michael Laudrup, Zinedine Zidane, Hidetoshi Nakata, Johan Cruijff, Luís Figo, Michel Platini ktp.