János Szeberényi (superintendanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Szeberényi
János Szeberényi
János Szeberényi
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de januaro 1780(nun 1780-01-01)
en Hungario Nagyfalu (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 10-an de februaro 1857
en Hungario Selmecbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Gusztáv Szeberényi • Johann Michael Szeberinyi
Okupo
Okupo verkisto
vdr

János Szeberényi [jAnoŝ seberEnji], slovake Ján Seberini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeberényi János estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Gusztáv Szeberényi. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szeberini, Szeberinyi aŭ Szeberínyi.

János Szeberényi[1] naskiĝis la 1-an de januaro 1780 en Nagyfalu (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Veličná en Slovakio, li mortis la 10-an de februaro 1857 en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szeberényi apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li lernis-studis en pluraj urboj de Supra Hungarujo, ekde 1804 en Jena. Post 3 semestroj li hejmenvenis kaj li estis familia edukisto en Pozsony. Ekde 1807 li estis luterana pastro en pluraj lokoj. Li estis elektita eklezia notario en Selmecbánya, eklezia dekano en 1829. Li estis superintendanto inter 1834 kaj 1850, poste la Habsburgoj malpermesis tiun postenon. Pli frue en 1839 li ricevis honoran teologian doktoriĝon de universitato en Jéna. Liaj religiaj artikoloj aperis enlande kaj en Germanio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio ad natalem diem Caroli Augusti ducis Saxoniae (1806)
  • De praecipuis capitibus primae educationis... (1810, 1811)
  • Pietatis monumentum, quod... Carolo Augusto... (1816)
  • In solennis Aug. Conf. inauguratio novarum aedium scholasticarum (1830)
  • Predigten welche bei dem 50 j. Jubelteste der ev. Gemeinde A... (1837)
  • Corpus maxime memorabilium synodorum evangelicarum augustanae confessionis in Hungaria (1848)
  • Kritik der ung. Synodalbeschlüsse vom Jahre 1791 (1858)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]