Haarlems Dagblad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Abraham Casteleyn kaj lia edzino, Margaretha van Bancken, de Jan de Bray, 1663.

La Haarlems Dagblad estas regiona gazeto en Haarlem, Nederlando. Ĝi postulas esti la gazeto kun la plej antikva publikiga historio en la mondo, kvankam tiu postulo estas bazita sur ties (deviga) kunigo kun alia titolo. Fakte Opregte Haarlemsche Courant estis devigita kuniĝi kun la gazeto Haarlems Dagblad en 1942 kiam Nazia Germanio okupaciis Nederlandon. Ekde tiam la Haarlems Dagblad estis aperinta kun la subtitolo Oprechte Haerlemse Courant 1656.

Oprechte Haerlemsche Courant estis frua gazeto publikigita de Abraham Casteleyn kaj lia edzino Margaretha van Bancken, komence en 1656 sub titolo Weeckelycke Courante van Europa ("Semajna Gazeto de Eŭropo"). En 1664, kiam la aŭtoritatoj faris demarŝojn por protekti tiun semajnaĵon el ties imitantoj, ĝi iĝis konata kiel De Oprechte Haerlemse Courant (la literumado varias; "oprecht" estas tie uzata en sia arkaika senco de "aŭtenta"). Post la morto de sia edzo en 1681, Margaretha ricevis permeson por pluigi la aktivecon de la firmao.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Margaretha van Bancken en 1001 Vrouwen