Galila Tamarhan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galila Tamarhan
Persona informo
Naskiĝo
Morto 30-an de novembro 1862 (1862-11-30)
Lingvoj arabaegipt-araba vd
Ŝtataneco Otomana Provinco Egiptio • Otomana Imperio vd
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Galila Tamarhan (aŭ Tamruhan)[1] al-Habaŝija (en araba: جليلة تمرهان‎ / latinliterumite: Jalīlah Tamarhān; m. 1863) estis medicina praktikantistino en la 19a jarcento en Otomana Egiptio. Ŝi estis unu el la plej fruaj virinoj kiuj subskribis siajn artikolojn en araba gazetaro, kontribuante per "artikoloj al medicina magazino nomata Ĝaasub el-Tib (Medicinestro) en la 1860-aj jaroj".[2] Finkompletinte siajn studojn en 1847 je infanvartista lernejo de Abu Zaabal, ŝi estis nomumita de tiu kiel helpantino de lernejestrino, kaj estis promociita en 1857 al la posteno de ĉef-instruistino, kiun ŝi tenis ĝis sia morto.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abu-Lughod (eld.), p. 48.
  2. Baron, p. 53; Sakr (eld.), p. 40.
  3. Sadiqi, Nowaira, El Kholy & Ennaji (ed.), p. 25; Abu-Lughod (ed.), pp. 48–49.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Abu-Lughod, Lila, eld. (2001). Remaking Women: Feminism and Modernity in the Middle East. Princeton University Press. ISBN 978-0691057927.
  • Baron, Beth (1997). The Women's Awakening in Egypt: Culture, Society, and the Press. Yale University Press. ISBN 978-0300072716.
  • Sadiqi, Fatima; Nowaira, Amira; El Kholy, Azza; Ennaji, Moha, eld. (2009). Women Writing Africa: the Northern Region. The Feminist Press at the City University of New York. ISBN 978-1558615892.
  • Sakr, Naomi, eld. (2004). Women and Media in the Middle East: Power through Self-Expression. I. B. Tauris. ISBN 978-1850435457.