Kultura geografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondmapo ilustranta kulturajn areojn.
Kultura mondmapo (Inglehart-Welzel), bazita sur datumoj de la World Values Survey[1] en 2004. La klasifikado de landoj povas variadi de jaro al jaro (video).

Kultura geografio estas subfako ene de la homa geografio. Kvankam la unuaj klopodoj de studo de diversaj landoj kaj kulturoj sur la Tero povas esti datitaj de geografoj de la Antikveco kiel PtolemeoStrabono, kultura geografio kiel akademia studu unuafoje aperis kiel alternativo al la teorioj de Medideterminismo de la komenco de la 20a jarcento, kiu supozis, ke la popoloj kaj la socioj estas kontrolitaj de la medio en kiu ili disvolviĝas.[2] Anstataŭ studi antaŭ-determinitajn regionojn bazite sur mediaj klasigoj, la kultura geografio iĝis interesata en kulturaj pejzaĝoj.[2] Tio estis enkondukita de la "patro de la kultura geografio", nome Carl O. Sauer de la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Kiel rezulto, la kultura geografio iĝis delonge hegemonia en fakuloj de ekzemple Usono.

Rizkampaj terasoj en Filipinoj: kultura pejzaĝo.

Geografoj kiuj sekvas tiun tradicion rigardas kulturojn kaj sociojn kiel disvolvigoj de iliaj lokaj fizikaj pejzaĝoj sed ankaŭ formantaj tiujn pejzaĝojn.[3] Tiu interagado inter natura pejzaĝo kaj homoj kreas la kulturan pejzaĝon. Tiu kompreno estas la fundamento de la kultura geografio sed ĝi estis pliampleksigita dum la lastaj kvardek jaroj kun pli nuancigitaj kaj kompleksaj konceptoj de kulturo, elprenita de ankaŭ ampleksa gamo de fakoj kiel antropologio, sociologio, literatura teorio kaj feminismo. Neniu aparta difino de kulturo hegemonias ene de la kultura geografio. Sendepende de ilia partikulara interpretado de la koncepto de kulturo, tamen, geografoj arde malakceptas teoriiojn kiuj traktas kulturoj kvazaŭ ĝi okazus "sur pinglokapo".[4]

Fakuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) "WVS Database", www.worldvaluessurvey.org.
  2. 2,0 2,1 Peet, Richard; 1998; Modern Geographical Thought; Blackwell
  3. Sauer, Carl; 1925; The Morphology of Landscape
  4. Gregory, Derek; Urry, John (1985). Social Relations and Spatial Structures. London: Macmillan Education. pp. 9–19. ISBN 978-0312734848.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carter, George F. Man and the Land. A Cultural Geography. New York: Holt, Rinehart & Winston, 1964.
  • Tuan, Yi-Fu. 2004. "Centennial Forum: Cultural Geography: Glances Backward and Forward". Annals of the Association of American Geographers. 94 (4): 729-733.