Alfred Hettner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Hettner
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1859 (1859-08-06)
en Dresdeno
Morto 31-an de aŭgusto 1941 (1941-08-31) (82-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Strasburgo
Familio
Patro Hermann Theodor Hettner
Frat(in)o Felix Hettner
Okupo
Okupo geografo • universitata instruisto • geomorfologiisto
vdr

Alfred HETTNER (6a de aŭgusto, 1859, en Dresdeno – 31a de aŭgusto, 1941, en Hajdelbergo) estis germana geografo.

Li estas konata pro sia koncepto de ĥorologio, nome studo de lokoj kaj regionoj, koncepto kiu influis super kaj Carl O. Sauer kaj Richard Hartshorne. Krom Eŭropo, lia laborkampo koncentriĝis ĉefe en Kolombio, Ĉilio kaj Rusio.

Alfred Hettner, kiu atingis Doktorigon el la Universitato de Strasburgo, estis disĉiplo de Ferdinand von Richthofen kaj Friedrich Ratzel en Lepsiko — kie li atingis habilitigon. Lia libro Europe estis publikigita en 1907. Laŭ li, geografio estas ĥorologia scienco aŭ estas studo de regionoj. Hettner malakceptis la komprenon ke geografio estu aŭ ĝenerala aŭ regiona. Geografio kiel aliaj kampoj de lernado devas temi kaj pri unikaj aĵoj (regiona geografio) kaj pri universalaj (ĝenerala geografio), sed la studo de regionoj — speciale en la formo de lia alproksimiĝo al Länderkunde — estas la ĉefa fako de geografio. Hettner superrigardis, inter aliaj, la Doktorigojn de Oskar Schmieder, Friedrich Metz kaj Heinrich Schmitthenner.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Methodische Zeit- und Streitfragen, en: Geographische Zeitschrift, Bd. 29 (1923), S. 49-50
  • Die Geographie, ihre Geschichte, ihr Wesen und ihre Methoden, Breslau, 1927