Walter Christaller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Christaller
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1893 (1893-04-21)
en Altensteig
Morto 9-an de marto 1969 (1969-03-09) (75-jaraĝa)
en Königstein im Taunus
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de HajdelbergoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Familio
Patrino Helene Christaller
Okupo
Okupo bibliotekistogeografoekonomikisto
vdr

Walter CHRISTALLER (21a de aprilo, 1893 – 9a de marto, 1969), estis germana geografo kies ĉefa kontribuo al la fako estis lia Teorio de centraj lokoj,[1] unuafoje publikigita en 1933. Tiu elrompa teorio estis la fundamanto de la studo de urboj kiel sistemoj de urboj, pli ol kiel simplaj hierarkioj aŭ unuopaj entoj. Li dekomence interesiĝis pri la urba spaco kaj laboris pri la rolo de urboj kiel geografi-ekonomiaj unuoj, krom analizi la rilatojn inter urboj de la sama regiono.[2]

La teorio de centraj lokoj estas geografia teorio, kiu volas klarigi kvanton, grandecon kaj dislokigado de sidejoj en sideja strukturo. La teorio estis kreita en 1933 de Walter Christaller kun ekzemplo de ebenaĵa suda Germanio, por kio li sekvis teorion de Johann Heinrich von Thünen. Kun Hans Bobek (1903–1990) kaj Wolfgang Hartke (1908–1997), li estis enkondukanto de ekonomia kaj socia geografioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1914, Christaller ekstudis filozofion kaj politikan ekonomikon kaj poste militservis en la Germana Armeo dum la Unua Mondmilito. Poste li studis en la Universitatoj de Hajdelbergo kaj de Munkeno.

Kvakam ŝajne li ne estis Naziisto,[3] li laboris por la registaraj planoj de Himmler dum la Dua Mondmilito. Nome Christaller taskis por reformi la ekonomian geografion de la orientaj konkeroj de Germanio (Generalplan Ost), ĉefa en Ĉeĥoslovakio kaj Pollando.[4]

Post la milito, li aliĝis al la Komunista Partio de Germanio kaj iĝis politike aktiva. Krome li dediĉis sin al la geografio de turismo. Ekde 1950, lia Teorio de centraj lokoj estis uzata por restrukturi municipajn rilatojn kaj limojn en la Federacia Respubliko de Germanio, kaj tiu sistemo estas ankoraŭ funcianta.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christaller, Walter (1933). Die zentralen Orte in Süddeutschland. Jena: Gustav Fischer. OCLC 3318206.
  2. Caves, R. W. (2004). Encyclopedia of the City. Routledge. p. 82.
  3. Bunge W (1977) “Walter Christaller was not a Fascist”, Ontario Geography, p.80 sqq. ; Hottes R (1982) “W Christaller : ein Überblick über Leben und Werk.” Geographisches Taschenbuch, Wiesbaden pp 59-69.
  4. Rössler, Mechtild (1989): Applied geography and area research in Nazi society: central place theory and planning, 1933-1945. Environment and Planning D: Society and Space 7, 419-431; Trevor Barnes & Claudio Minca (2013), Nazi Spatial Theory: The Dark Geographies of Carl Schmitt and Walter Christaller. Annals of the Association of American Geographers 103 (3), 669–687. ; - Fahlbusch, M, M Rössler kaj D Siegrist (1989) “Geographie und Nazionalsozialismus”, Urbs et Regio, 51, kasseler Schriften zur Geographie u. Plannung. ; - Marchand B (1999) “Nazionalsozialismus und Grossstadtfeindschaft”, Die Alte Stadt, 1/99, S39-50. ; - Müller R-D (1991)Hitlers Ostkrieg und die deutsche Siedlungspolitik, Fischer Vlg, Frankfurt am Main. ; - Wasser B (1993) Himmlers Raumplanung im Osten, Der Generalplan Ost in Polen, Birkhaüser Verlag, Basel, Schweiz, 347 S.