Giĉin Funakoŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giĉin Funakoŝi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1868 (1868-11-10)
en Shuri,  Rjukju-reĝlando
Morto 26-an de aprilo 1957 (1957-04-26) (88-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco JapanioRjukju-reĝlandoJapana Imperio
Familio
Infano Gigō Funakoshi
Okupo
Okupo karateisto
vdr

Giĉin FunakoŝiGichin Funakoshi (船越 義珍 Funakoshi Gichin?, 10a de novembro 1868 – 26a de aprilo 1957) estis majstro de Okinavo pri karateo. Li estas konata kiel la "patro de la moderna karateo" aŭ karate-Do pro sia laboro disvastiga de tiu batalarto en la ĉefaj insuloj de Japanio kaj kiel la fondinto de la Karate-Do stilo Ŝotokan, kun sia filo Ĝoŝitaka (Gigo) Funakoŝi.[1]

Li estis de nobela loka familio elpovigita de la invadantaj japanaj samurajoj. Kiel parto de sia edukado de nobelo, Funakoŝi lernis ne nur la klasikajn instruojn kaj filozofiojn kaj ĉinajn (konfuceismo) kaj japonajn (Budhismo zeno), ses ankaŭ la ĉinan kaj japanan lingvojn (ĉar en Okinavo oni parolis sian propran lingvo nome Uĉinanguĉi). Fine, li fortranĉis sian hararon kaj iĝis helpinstruisto de bazlernejo dum la venontaj 30 jaroj, kio hontigis sian familion en Okinavo. Dum tiu tempo liaj rilatoj kun la familio Azato pliiĝis; kaj kiam multaj kredis, ke Funakoŝi iris al trinkejo aŭ prostituejo, kiel faris siaj junaj samtempuloj, li iris nokte sekrete al la loĝejo de la familio Azato por ricevi trejnadon el la majstro Ankō Azato.

Giĉin Funakoŝi trejne ĉe la Makiŭara.

Giĉin Funakoŝi mem estis lernanto de Asato Ankō kaj Anko Itosu (kiuj estis laborintaj por enkonduko de la karateo en la eduksistemo de la prefekturo Okinavo ekde 1902).

La unua publika prezento de karateo en Japanio okazis en 1917 en la Butoku-den de Kioto, fare de Giĉin Funakoŝi. Tiu kaj postaj prezentoj ege impresis multajn japanojn, inter ili la princo heredonto Hirohito, kiu restis kortuŝita de la batalarto de Okinavo. En 1922, la Dro. Jigoro Kano, fondinto de la japana arto ĵudo, invitis la majstron Funakoŝi al Dojo Kodokan por fari montradon kaj resti en Japanio por instrui karateon. Tiu sponsorado ludis gravan rolon por la establado kaj posta disvolvigo de karateo en Japanio. Sen la helpo de la majstro Kano, la batalarto okinava, konsiderita ĝis tiam kvazaŭ "kamparana, provinca, subevoluinta arto", estus estinta malaprezata eĉ plie fare de la japanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Funakoshi, Gichin (2006). Karate Jutsu: Las Enseñanzas Originales del Gran Maestro Funakoshi. Hispano Europea, S.A. ISBN 84-255-1687-0