Distroboato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plezurboato sur la kanalo Kennet-Avon proksime de la akvedukto Dundas, Wiltshire, Anglio.

Distroboato (aŭ plezurboato) estas boato uzata por persona, familia kaj foje sporta aŭ grupa distro. Tiaj akvoveturiloj estas dividitaj en du ĉefajn kategoriojn: nome motorboatoj kaj velboatoj. Estas ankaŭ remboatoj kaj kanuoj. Ili estas uzataj por feritempoj, por ekzemplo sur rivero, lago, kanalo, akvovojo, en arkipelago aŭ areo de marbordo. Plezurboatoj estas normale tenitaj je plezurhaveno. Ili povas inkludi instalaĵojn por uzado dum ili estas ankritaj surborde.

En Britio, multaj "mallarĝaj boatoj" estis konvertitaj en plezurboatoj el sia antaŭa uzado por kargotransporto sur kanaloj, kaj nuntempe la sama ŝelstilo estas ofte uzata por novaj plezurboatoj kiuj uzas la saman kanalsistemon.