Ozontavola detruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ozontavola detruo konsistas el du rilataj aferoj observataj ekde la fino de la 1970-aj jaroj: konstanta malaltigo de ĉirkaŭ kvar procento en la totala kvanto de ozono en la atmosfero de la Tero (nome ozona tavolo), kaj multe pli granda pliiĝanta malpliigo de la stratosfera ozono ĉirkaŭ la polusaj regionoj de la Tero.[1] Tiu lasta fenomeno estas referencata kiel ozona truoozontavola truo. Estas ankaŭ pliiĝantaj polustroposferaj ozondetruaj okazaĵoj aldone al tiuj stratosferaj okazaĵoj.

En 2019, NASA anoncis, ke la "ozontruo" super Antarkto estis la plej malgranda iam registrita ekde kiam ĝi estis por la unua fojo malkovrita en 1982.[2][3]

La ĉefa kaŭzo de ozondetruo kaj de la ozontruo estas la fabrikitaj kemiaĵoj, speciale fabrikitaj halokarbonaj malvarmigiloj, solvantoj, pelantoj kaj saŭm-blovantaj agentoj (kloro-fluoro-karbonoj (CFC-oj), HCFC-oj, halonoj), referencataj kiel ozon-detruaj substancoj (ODS). Tiuj komponaĵoj estas transportataj en la stratosferon fare de turbulentoj post esti elsendita el la surfaco, mikse multe pli rapide ol la molekuloj povas elteni.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Twenty Questions and Answers About the Ozone Layer" (PDF). Scientific Assessment of Ozone Depletion: 2010. World Meteorological Organization. 2011. Alirita la 29an de marto, 2020.
  2. Ansari, Talal (23a de oktobro, 2019). "Ozone Hole Above Antarctica Shrinks to Smallest Size on Record" – via www.wsj.com. Alirita la 30an de marto, 2020.
  3. Ciaccia, Chris; News, Fox (22a de oktobro, 2019). "Antarctic ozone hole shrinks to smallest size on record due to 'rare event'". Alirita la 30an de marto, 2020.
  4. Andino, Jean M. (21a de oktobro, 1999). "Chlorofluorocarbons (CFCs) are heavier than air, so how do scientists suppose that these chemicals reach the altitude of the ozone layer to adversely affect it ?". Scientific American. 264: 68. Alirita la 30an de marto, 2020.