Sándor Fellner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Fellner
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de januaro 1857(nun 1857-01-21)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 14-an de januaro 1945 (1945-01-14)
en Erzsébetváros
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoAkademio de Belartoj de VienoNacia Altlernejo de Belartoj
Parencoj Franz Fellner
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Sándor Fellner [ŝAndor felner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fellner Sándor estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis toronyi [toronji] ekde 1905.

La iama financministerio nuntempe

Sándor Fellner[1] naskiĝis la 21-an de januaro 1857 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 14-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Fellner devenis el juda familio. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, li studis en Reĝa Teknikuniversitato József, Akademio de Belartoj de Vieno (1873-1876) kaj en en:École des Beaux-Arts (1876-1879). Liaj plej gravaj instruistoj estis Theophilus Hansen en Vieno kaj Charles Garnier en Parizo, sed Fellner lernis ankaŭ pentroarton de Mihály Zichy. Hejmenveninta li establis propran atelieron kaj kreis planojn pri palacoj, kasteloj, vilaoj laŭ eklektikismo. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje, lia unua edzino naskis filon en 1895, la dua same filojn en 1924 kaj 1925.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • somerumejo de Lilla Szilágyi Bulyovszkyné (1885)
  • sinagogo en Budapeŝto (1886)
  • Sinagogo en Buda (1887)
  • propra loĝdomo (1890)
  • palaco (1894, longe hospitalo pri ambulanco)
  • palaco "Gerbeaud" (1900, nun hotelo)
  • iama ministerio pri financoj (1901-1904, jam trakonstruita)
  • serba kolegio (1907)
  • juĝejo (1914)
  • hotelo Ritz (1910, dum la 2-a mondomilito neniiĝis)
  • pluraj tombomonumentoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]