Klorokino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klorokino
Struktura formulo

speco de kemia ento
profilakto kontraŭ malario • kontraŭmalariaĵo • quinoline alkaloid
Ĝeneralaĵoj
Nomo Klorokino
Alternativa(j) nomo(j)

Klorokina fosfato

Kemia formulo C18H26ClN3
Nomo laŭ IUTAK
CAS-numero-kodo [https://www.commonchemistry.org/ChemicalDetail.aspx?ref=54-05-7 54-05-7 54-05-7]
PubChem-kodo 2719
ChemSpider-kodo

2618

SMILES
Komercaj nomoj

Aralen, aliaj

Karakterizaĵoj
Molmaso

319,872

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Klorokino estas kuracilo uzata por la kuracado de malario, kiun Hans Andersag malkovris en 1934. Ĝi estas sur la listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano[1]. Kiam ĝi estis malkovrita, oni retrovis progreson, ĉar ĝi estis malmultekosta kaj efika. Oni multe uzis ĝin, sed la kvar Plasmodium-specioj, kiuj kaŭzas malarion en homoj, tamen disvolvis rezistojn[2].

Kemia priskribo[redakti | redakti fonton]

La formulo kruda de klorokino estas: C18H26N3Cl.

Ĝi entenas du kunligatajn ringojn de karbonatomoj, en unu el kiuj estas ankaŭ atomo de nitrogeno; ili estas la samaj de kinolino. Aldone, estas atomo de kloro kaj ĉeno de karbonatomoj kun nitrogenoj.

Pura klorokino je ordinara temperaturo estas solida, senkolora aŭ malforte flaveta, kaj senodora. Ĝin preskaŭ ne solvas akvo, krom se oni aldonas ankaŭ acidon. Pli facile solveblas en akvo la fosfato kaj la sulfato de klorokino, kiuj estas la plej kutimaj formoj de klorokino uzataj kiel kuraciloj.

Klorokino estas malforta bazo.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Lupuso[redakti | redakti fonton]

Klorokino estas uzata en kuracado de lupuso. Ĉe pacientoj, ricevintaj hidroksiklorokinon, akutiĝoj de lupuso okazis 4,5-oble malpli ofte[3].

Klorokino pli ofte kaŭzas flankefikojn kompare al hidroksiklorokino (28,4% kaj 14,7%, p<0,001). Nombro de flankefikoj draste malkreskas se la dozo ne superas 250 mg/tage (≤4 mg/kg)[4][5][6]. Plej oftaj kaj malgravaj flankefikoj estas stomako-intestaj (naŭzo, ventrodoloro, diareo), kiuj renkonteblas ĉe 7-12% de la pacientoj, kaj la haŭtaj (urtikario, juko, morbilosimilaj erupcioj), kiuj renkonteblas ĉe 4,3-12%. Flankefikoj rilataj al la centra nerva sistemo kutime estas malgravaj kaj renverseblaj, kutime temas pri kapdoloro (12% de la pacientoj) kaj kapturniĝo. La plej grava flankefiko estas retinopatio: dum esploroj kiuj inkludis 2043 pacientojn, ricevintajn ĝin pli ol 10 jarojn, retinopatio estis trovita ĉe 2,5% de la pacientoj. Pro tio oni rekomendas dozon ≤4 mg/kg kaj regulan oftalmologian ekzamenadon post ses monatoj. Kaze de apero premakulopatio kaj makulopatio necesas provizore nuligi klorokinon. Ĉiuj ŝanĝoj de la retino kutime estas renverseblaj. Foje pacientoj, antaŭnelonge komencintaj prenadon de la kuracilo, plendas pri malfacileco fokusi rigardon je iu aĵo. Tio estas kaŭzata de influo de la kuracilo sur la okulajn muskolojn, kiu estas ne progresonta kaj ne minacas vidadon. Kutime kun tempopaso tiu efiko malprogresas. Kaze de alta dozo povas aperi sedimentiĝoj sur korneo, kiuj ne estas prediktoroj de retinopatio kaj ne devas sekvigi ĉesigon de la terapio[5][6].

Malsame ol hidroksiklorokino, ĝi povas kaŭzi perturbojn en la kora konduktiveco kaj koran malsufiĉon. Ĉe 5 (4,5%) el 112 pacientoj kun diversaj malsanoj de kunigaj histoj, kuracataj per klorokino, estis trovita kompleta atrioventrikla blokado. Ĉesigo de uzado de klorokino en 80% de la kazoj ne kaŭzis malaperon de la simptomoj aŭ iun pliboniĝon de la korfunkciado[7].

Klorokino helpas preventi malignajn tumorojn. G. Ruiz-Irastorza kun kunaŭtoroj observis 235 pacientojn kun lupuso kaj konstatis, ke inter ne ricevintaj kontraŭmalariajn kuracilojn malignaj tumoroj aperis ĉe 13%, dum inter kuracataj per ili — nur ĉe 1,3% (p<0,001)[8].

Esploroj pri lupuso kaj gravedeco montris ke gravedulinoj, kiuj ĉesigis klorokinon antaŭ koncipo aŭ en la unua trimestro, alfrontis pli aktivan lupuson ol tiuj, kiuj daŭrigis la terapion (250–500 mg/tage). Sed tio rilatas al malgravaj akutiĝoj, ĉar pli gravaj kiel kresko de proteinurio kaj trombocitopenio okazsi same ofte. Krome gravedulinoj, kiuj plu prenis kuracilon, uzis malpli altajn dozojn de glukokortiroidoj. Klorokino penetras tra placento kaj potenciale povas kaŭzi denaskajn difektojn. Tamen esploro de Kirk Sperber kun kunaŭtoroj montris ke tiaj difektoj renkontiĝas ĉe idoj de kuracataj patrinoj (n=515) ne pli ofte ol ĉe la aliaj virinoj[9].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Klorokina en la eŭska Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. World Health Organization Model List of Essential Medicines. 21st List. 2019 (angle). apps.who.int. Alirita 2020-3-22.
  2. Roa Zubia, Guillermo; Ana Galarraga Aiestaran. Malariaren errudunen genomak agerian (eŭske). Elhuyar aldizkaria, 2002ko azaroak 1, CC-BY-SA-3.0, aldizkaria.elhuyar.eus. Alirita 2020-3-22.
  3. Meinão, I. M.; E. I. Sato, L. E. Andrade, M. B. Ferraz, E. Atra (06-1996). “Controlled trial with chloroquine diphosphate in systemic lupus erythematosus”, Lupus (en) 5 (3), p. 237–241. doi:10.1177/096120339600500313. Alirita 03-09-2020.. 
  4. Aviña-Zubieta, J. A.; G. Galindo-Rodriguez, S. Newman, M. E. Suarez-Almazor, A. S. Russell (10-1998). “Long-term effectiveness of antimalarial drugs in rheumatic diseases”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 57 (10), p. 582–587. doi:10.1136/ard.57.10.582. Alirita 03-09-2020.. 
  5. 5,0 5,1 Rynes, R. I. (7-1997). “Antimalarial drugs in the treatment of rheumatological diseases”, British journal of rheumatology (en) 36 (7), p. 799–805. doi:10.1093/rheumatology/36.7.799. Alirita 01-09-2020.. 
  6. 6,0 6,1 Ruiz-Irastorza, G.; M. Ramos-Casals, P. Brito-Zeron, M. A. Khamashta (01-2010). “Clinical efficacy and side effects of antimalarials in systemic lupus erythematosus: a systematic review”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 69 (1), p. 20–28. doi:10.1136/ard.2008.101766. Alirita 02-09-2020.. 
  7. Costedoat-Chalumeau, N.; J-S. Hulot, Z. Amoura, G. Leroux, P. Lechat, C. Funck-Brentano, J.-C. Piette (5-2007). “Heart conduction disorders related to antimalarials toxicity: an analysis of electrocardiograms in 85 patients treated with hydroxychloroquine for connective tissue diseases”, Rheumatology (en) 46 (5), p. 808–810. doi:10.1093/rheumatology/kel402. Alirita 03-09-2020.. 
  8. Ruiz‐Irastorza, G.; A. Ugarte, M. V. Egurbide, M. Garmendia, J. I. Pijoan, A. Martinez‐Berriotxoa, C. Aguirre (6-2007). “Hydroxychloroquine sulfate treatment is associated with later onset of systemic lupus erythematosus”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 66 (6), p. 815–817. doi:10.1136/ard.2006.067777. Alirita 03-09-2020.. 
  9. Sperber, Kirk; Christine Hom, Chun Peng Chao, Deborah Shapiro, Julia Ash (13-5-2009). “Heart conduction disorders related to antimalarials toxicity: an analysis of electrocardiograms in 85 patients treated with hydroxychloroquine for connective tissue diseasesSystematic review of hydroxychloroquine use in pregnant patients with autoimmune diseases”, Pediatric Rheumatology Online Journal (en) 7 (9), p. 808–810. doi:10.1186/1546-0096-7-9. Alirita 03-09-2020..