Gioia del Colle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gioia del Colle
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio
Provinco BA Bari
Geografia situo 40° 48′ N, 16° 56′ O (mapo)40.816.933333333333Koordinatoj: 40° 48′ N, 16° 56′ O (mapo)
Alto super marnivelo 365 m
Areo 206 km²
Loĝantaro 26 562 (2023)
Loĝdenso 127 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Montursi
Najbaraj komunumoj Acquaviva delle Fonti, Castellaneta (TA), Laterza (TA), Mottola (TA), Noci, Putignano, Sammichele di Bari, Santeramo in Colle kaj Turi
Patrono San Filippo Neri
Festa tago 26-a de majo
Nomo de loĝantoj gioiesi
Poŝtkodo 70023
Imposta kodo E038
Kodo laŭ ISTAT 072021
Telefona prefikso 080
Retpaĝo Oficiala retejo (itale)
Loko en mapo
vdr

Gioia del Colle estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Apulio kaj al la provinco Bari. Fine de 2023 en la komunumo vivis 26 562 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Acquaviva delle Fonti, Castellaneta (TA), Laterza (TA), Mottola (TA), Noci, Putignano, Sammichele di Bari, Santeramo in Colle kaj Turi.

En la urbocentro troviĝas mezepoka normand-ŝvaba kastelo, kie loĝis la imperiestro Frederiko la 2-a, kaj kie naskiĝis lia filo Manfredi.

Gioia del Colle estas sidejo de grava milita flughaveno.

La loka ekonomio estas pleje agrikultura. La tiea mocarelo el bovina lakto estas la ĉefa tipa produkto, sekvata de la ruĝa vino primitivo.

La industrio en Gioia del Colle inkluzivas la fakojn de la meĥaniko, de la materialoj por konstruado, kaj de la vitraj ujoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]