Gabino Diego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabino Diego
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1966 (1966-09-18) (57-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Our Lady of Remembrance College vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1983– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabino DIEGO Solís (Madrido; 18a de septembro 1966), pli konata kiel Gabino Diego, estas hispana aktoro. Li famiĝis ĉefe pro la Goya-premio pro sia rolo en la filmo ¡Ay, Carmela!.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1983 Jaime Chávarri dungis lin por la ĉefa juna rolulo de la filmo Las bicicletas son para el verano — nome lia unua grava rolo—,[1] bazita sur la samnoma teatraĵo de Fernando Fernán Gómez. En tiu Gabino esprimis naivecon kiu laŭlonge de la historio rompiĝas pro la hororo de la Hispana Enlanda Milito kaj la aresto de lia patro, ideologie partiano de la Hispana respublika flanko.

Fernando Fernán Gómez aktorigis lin en "El viaje a ninguna parte" (1986), filmo en kiu li ludis la rolon de la filo de la protagonisto ludita de José Sacristán, nome junulo kiu tute malŝatas la patran profesion —nome vagaktoro—, kaj akompanas lin dum la malfeliĉa turneo. Li intervenis ankaŭ en la televidserio Segunda enseñanza. En 1988 li partoprenis en la korusfilmo "Amanece que no es poco" de José Luis Cuerda. En tiu filmo la aktoro ludas la rolon de usona studento en hispana rurvilaĝo, kiu parolas kun amuzega akĉento de usonano. En 1989 Carlos Saura dungis lin por grava rolo en "¡Ay, Carmela!", nome de mutulo kiu vivtenis sin (kiel en "El viaje a ninguna parte" kiel vagaktoro) kaj suferis la teroron de la enlanda milito (kiel en Las bicicletas son para el verano).

Imanol Uribe dungis lin por historia rolulo, nome tiu de Filipo la 4-a, en "El rey pasmado" (1991), bazita sur romano de Gonzalo Torrente Ballester, humura filmo pro kiu li estis nomumita por Goya-premio. En 1992 li partoprenis en la filmo "Tierno verano de lujurias y azoteas", por reĝisoro Jaime Chávarri, en kiu lia rolulo havas amaferon kun la rolulino ludita de Marisa Paredes. En "Belle Époque", li denove koincidis kun Fernando Fernán Gómez. En 1996 li ludis la rolon de Santi, amanto de Diana (Penélope Cruz) en "El amor perjudica seriamente la salud", de la reĝisoro Manuel Gómez Pereira.

La hora de los valientes (La horo de la kuraĝuloj) estas filmo de 1998 reĝisorita de Antonio Mercero kun scenaro de Antonio Mercero kaj Horacio Valcárcel, en kiu ĉefrolulis Gabino Diego kun Leonor Watling. La agado okazas dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj la bazo de la intrigo estas la forporto de la pentraĵoj de la Muzeo Prado kiam la bombardado minacas detruon de la muzeo. Kiam la aŭtoritatoj ordonas tion, Manuel (Gabino Diego), gvidisto en la muzeo, trovas forgesitan malgrandan memportreton de Goya. Li estas anarkiisto kaj entuziasmulo de la verkoj de Goya, tiel li konservas la pentraĵon por redono al la aŭtoritatoj post malsukceso redoni ĝin pro la militaferoj. Krome li plue klarigas pri la plej famaj pentraĵoj antaŭ la malplenaj muroj de la muzepalaco. Lia plej favorita verko estas La tria de majo. Kiam finfine la insurekcia armeo de Francisco Franco venkas en la milito kaj eniras en Madrido, falangistoj persekutas lin kiel kulpulo de la "rabado" de la pentraĵo, li fuĝas al la muzeo, fakte antaŭ la muro kie mankas la bildo de la mortpafado fare de la francoj, levas siajn brakojn kaj la falangistoj mortpafas lin, ripetante la bildon.[2] Pro tiu filmo li estis nomumita denove por Goya-premio.

Jam en la 21a jarcento la aktoro rekondukis sin al laboro en teatro.

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Gabino Diego en 2014.
Jaro Titolo Reĝisoro
1983 Las bicicletas son para el verano Jaime Chávarri
1985 El rollo de septiembre Mariano Ozores
1986 El viaje a ninguna parte Fernando Fernán Gómez
1988 Amanece, que no es poco José Luis Cuerda
1990 ¡Ay, Carmela! Carlos Saura
1991 El rey pasmado Imanol Uribe
1991 La noche más larga José Luis García Sánchez
1992 Supernova Juan Miñón
1992 Tierno verano de lujurias y azoteas Jaime Chávarri
1992 Belle Époque Fernando Trueba
1993 Dollar Mambo Paul Leduc
1994 Los peores años de nuestra vida Emilio Martínez Lázaro
1994 Los hombres siempre mienten Antonio del Real
1995 Así en el cielo como en la tierra José Luis Cuerda
1996 Two Much Fernando Trueba
1996 El amor perjudica seriamente la salud Manuel Gómez Pereira
1998 Torrente, el brazo tonto de la ley Santiago Segura
1998 Cha Cha Chá Antonio del Real
1998 La hora de los valientes Antonio Mercero
2001 Pata negra Luis Oliveros
2002 Torrente 2: Misión en Marbella Santiago Segura
2002 El oro de Moscú Jesús Bonilla
2002 La balsa de piedra George Sluizer
2003 Ekipo Ja Juan Antonio Muñoz
2003 Sangre de Cuba Juan Gerard
2006 Desde que amanece apetece Antonio del Real
2016 Nuestros amantes Miguel Ángel Lamata
2018 Tiempo después José Luis Cuerda

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Truscott, Sandra; García, María (2012). Dictionary of Contemporary Spain. Routledge. ISBN 1136595090. p. 98.
  2. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.