Biblio de Lutero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblio de Lutero
eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marteno Lutero
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1534
Ĝenro sankta libro
vdr

La Biblio de Lutero (mallongigite BL) estas traduko de la Malnova Testamento el la antikvaj lingvoj hebrea kaj aramea kaj de la Nova Testamento el la kojnea greka lingvo al la frua novaltgermana. Tiu traduko de la Biblio estis farita de Marteno Lutero kunlabore kun aliaj teologoj. En septembro 1522, oni finkompletigis unuan eldonon de la Nova Testamento; el 1534, oni disponis de kompleta Biblio en la germana, kiun Lutero plue plibonigis laŭlonge de sia vivo. En 1545 oni faris la lastajn korektojn de la Biblio fare de la propra mano de Lutero.

Tiu Biblio de la 16a jarcento estis presita en tre multnombraj eldonoj kaj estas ankaŭ tre luksaj eldonoj kun lignogravuraĵoj ĉu pentritaj ĉu manpentritaj; temas pri ŝlosila libro por la protestantismo germanparolanta, kiu evoluis el la germanlingva Biblio de Lutero ĝis nuntempe, kun la pietismo kaj moderna biblia scienco alportante ŝanĝojn kaj plibonigojn. La Germana Evangelia Eklezio rekomendas la Luteranan Biblion reviziitan en 2017 por uzi ĝin en la adorado. La Luterana Biblio de 1984 estas uzita de la Sendependa Evangelia Luterana Eklezio kaj de la Nova Apostola Eklezio. La "Lutherhaus Eisenach" estas permanenta ekspoziciejo, speciale dediĉita al la Biblio de Lutero.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Foto de portreto de Lutero.
  • Antliff, Mark. The Legacy of Martin Luther. Ottawa, McGill University Press, 1983
  • Atkinson, James. Martin Luther and the Birth of Protestantism. Middlesex: Penguin Books, 1968
  • Bindseil, H.E. kaj Niemeyer, H.A. Dr. Martin Luther's Bibelübersetzung nach der letzten Original-Ausgabe, kritisch bearbeitet. 7 vols. Halle, 1845–55. Halle, 1883. Luther's Sendbrief vom Dolmetschen und Fürbitte der Heiligen, en Walch, XXI. 310 sqq., kaj Erl. Frkf. ed., vol. LXV. 102–123.]
  • Bluhm, Heinz. Martin Luther: Creative Translator. St. Louis: Concordia Publishing House, 1965.
  • Brecht, Martin. Martin Luther. 3 Vol. James L. Schaaf, trans. Philadelphia: Fortress Press, 1985–1993. ISBN 0-8006-2813-6, ISBN 0-8006-2814-4, ISBN 0-8006-2815-2.
  • Dickens, A.G. The German Nation and Martin Luther. New York: Harper and Row Publishers, 1974
  • Edwards, Mark Luther and the False Brethren Stanford: Stanford University Press, 1975
  • Gerrish, B.A. Reformers in Profile. Philadelphia: Fortpress Press, 1967
  • Green, V.H.H. Luther and the Reformation. London: B.T. Batsford Ltd, 1964
  • Grisar, Hartmann. Luther: Volume I. London: Luigi Cappadelta, 1914
  • Lindberg, Carter. The European Reformation. Oxford: Blackwell Publishing, 1996
  • Reu, [John] M[ichael]. Luther and the Scriptures. Columbus, Ohio: The Wartburg Press, 1944. [Reprint: St. Louis: Concordia Publishing House, 1980].
  • Reu, [John] M[ichael]. Luther's German Bible: An Historical Presentation Together with a Collection of Sources. Columbus, Ohio: The Lutheran Book Concern, 1934. [Reprint: St. Louis: Concordia Publishing House, 1984].
  • Ritter, Gerhard. Luther: His life and Work. New York: Harper and Row Publishers, 1963