Prisciano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prisciano
Persona informo
Naskiĝo 5-a jarcento
en Ĉerĉelo
Morto 6-a jarcento
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • poeto vd
Aktiva dum 500–530 vd
Verkado
Verkoj Institutiones grammaticae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Priscianus Caesariensis (floris ĉirkaŭ la jaro 500), komune konata kiel Prisciano estis gramatikisto de Latino kaj la aŭtoro de Institutiones Grammaticae, kiu estis la normiga lernolibro por la studo de Latino dum la Mezepoko. Ĝi havigis ankaŭ la materialon por la fako de la spekulativa gramatiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La detaloj de la vivo de Prisciano estas apenaŭ konataj. Prisciano naskiĝis kaj edukiĝis en la nordafrika urbo Caesarea (nuntempa Ĉerĉelo, Alĝerio) nome ĉefurbo de la romia provinco Mauretania Caesariensis. Laŭ Kasiodoro, li instruis Latinon en Konstantinopolo[1] komence de la 6a jarcento.[2] Inter liaj minoraj verkoj estas panegiro al la Romia Imperiestro Anastazio la 1-a (491—518), verkita ĉirkaŭ la jaro 512,[3] kio helpas establi lian epokon. Aldone, la manuskriptoj de lia Institutiones enhavas sugeston ke la verko estis kopiita (526, 527) de Flavio Teodoro, klerulo en la imperia sekretariaro.[4]

Verko[redakti | redakti fonton]

La Institutiones Grammaticae estas sistema ekspono de latina gramatiko. Tiu estas dividata en dek ok librojn, el kiuj la unuaj dek ses temas ĉefe pri sonoj, vortumado kaj fleksioj; la lastaj du, kiuj estas de kvarono ĝis triono de la tuta verko, temas pri sintakso.[4]

La gramatiko de Prisciano estas bazita sur pli fruaj verkoj de Eljo Herodiano kaj Apolonjo. La ekzemploj kiujn ĝi inkludas por ilustri la regulojn helpis la konservadon de nombraj fragmentoj el Latinaj aŭtoroj kiuj alimaniere estus perdintaj, kiel kelkaj el Kvinto Ennio, Pakuvjo, Attio, Lucilio, Katono kaj Varono. Sed la aŭtoroj kiujn li citas plej ofte estas Vergilio, kaj poste Terentio, Cicerono, Plaŭto; poste Lukano, Horacio, Juvenalo, Salustio, Statio, Ovidio, Tito Livio kaj Persio.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keil, Gr. Lat. vii. 207
  2. Jones 1964, p. 991.
  3. Lejay 1911.
  4. 4,0 4,1 4,2 Chisholm 1911, p. 360.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. Baratin, B. Colombat, L. Holtz, (eld). 2009. Priscien. Transmission et refondation de la grammaire, de l'antiquité aux modernes, Brepols Publishers. ISBN 978-2-503-53074-1.
  • Jones, A.H.M. (1964), The later Roman empire 284-602: A social, economic, and administrative survey, II, Oxford: Basil Blackwell, p. 991, ISBN 0631149651
  • Lejay, Paul (1911), "Priscianus" , en Herbermann, Charles (eld.), Catholic Encyclopedia, 12, New York: Robert Appleton Company
  • Luhtala, Anneli. 2005. Grammar and Philosophy in Late Antiquity. A Study of Priscian's Sources. John Benjamins. Series: Studies in the history of the language sciences; 107.