Artúr Meinig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Meinig
Litografio pri Artúr Meinig
Litografio pri Artúr Meinig
Persona informo
Naskonomo Arthur Georg Meinig
Naskiĝo 7-an de novembro 1853 (1853-11-07)
en Waldheim
Morto 14-an de septembro 1904 (1904-09-14) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater teknologia universitato Dresdeno
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Artúr Meinig [mejnig], (pli komplete Arthur Georg Meinig) laŭ hungarlingve kutima nomordo Meinig Artúr estis germana-hungara arkitekto.

Artúr Meinig[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1853 en Waldheim (Saksio), li mortis la 14-an de septembro 1904 (laŭ alia informo la mortotago estas la 13-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Meinig maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplometon en Dresdeno en 1870, baldaŭ li studis en politekniko kaj akademio. Li laboris en pluraj laborejoj en Dresdeno, poste li translokiĝis al Vieno en 1875. Ankaŭ tie li havis laborlokojn, precipe ĉe de:Büro Fellner & Helmer ekde 1879. Meinig translokiĝis al Budapeŝto en 1883 kaj baldaŭ li iĝis la favorata arkitekto de la hungara aristokrataro. Li projektis ofte palacojn kaj kastelojn laŭ novbaroko. Iam li studvojaĝis al Britio kaj li akiris hungaran civitanecon en 1888. Kelkaj liaj arkitekturaj planoj ricevis premiojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]