Swaraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daĝananda Sarasŭati.

Swarāj (en Hindia: स्वराज swa- "mem", raj "regulo") povas signife ĝenerale mem-regado aŭ "mem-regulo", kaj estis uzita sinonime kun "hejm-regulo" fare de Mahariŝi Daĝananda Sarasŭati kaj poste de Mohandas Gandhi,[1] sed la vorto kutime referencas al la koncepto de Gandhi por Hindia sendependeco el eksterlanda dominado.[2] Swaraj fokusas al regado, ne per hierarkia regado, sed per memregado fare de individuoj kaj komunumkonstruado. La fokuso estas al politika discentrigo.[3] Ĉar tio estis kontraŭ la politikaj kaj sociaj sistemoj sekvitaj de Britio, la koncepto de Gandhi pri "Swaraj" defendis la apartigon de Barato for de la Britia politikaj, ekonomiaj, burokrataj, leĝaj, militistaj kaj edukaj institucioj.[2] S. Satyamurti, Chittaranjan Das kaj Motilal Nehru estis inter kontrasta grupo de Sŭarajistoj kiuj metis la fundamenton por la parlamenta demokratio en Barato.

Kvankam la celo de Gandhi por totale plibonigi la konceptojn de Swaraj en Barato ne estis atingitaj, la organizoj de volontuloj kiujn li fondis por tiu celo utilis kiel antaŭaĵoj kaj rolmodeloj por popolaj movadoj, volontulorganizoj kaj kelkaj neregistaraj organizoj kiuj estis poste lanĉitaj en variaj partoj de Hindio.[4] La studenta movado kontraŭ la subpremaj lokaj kaj centraj registaroj, estrita de Jaĝaprakaŝ Naraĝan, Udit Sŭaraj kaj la movado Bhoodan, kiu proponis petojn por leĝaro por agrara reformo tra la tuta Barato, kaj kiu laste kondukis al la apartigo de Barato for de la sistemo "Zamindari" de tertenado kaj de socia organizado, estis inspirita ankaŭ de ideoj de Swaraj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hind Swaraj or Indian Home Rule, Gandhi, 1909
  2. 2,0 2,1 What is Swaraj?. Arkivigite je 2012-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de aprilo, 2020.
  3. Parel, Anthony. Hind Swaraj and other writings of M. K. Gandhi. Cambridge University Press. Cambridge, 1997.
  4. What Swaraj meant to Gandhi. Alirita la 29an de aprilo, 2020.