Zsigmond Quittner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Quittner
Zsigmond Quittner
Zsigmond Quittner
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de februaro 1859(nun 1859-02-13)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 25-an de oktobro 1918
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno
Familio
Infano Ervin Quittner
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Palaco Gresham
vdr

Zsigmond Quittner [ĵigmond kvitner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Quittner Zsigmond estis hungara arkitekto. Lia nobela antaŭnomo estis vágfalvi ekde 1904.

Zsigmond Quittner[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1859 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 25-an de oktobro 1918 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Quittner devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Teknologia Universitato Munkeno en 1878. Lia ĉefinstruisto estis de:Gottfried von Neureuther. Post siaj studoj li studvojaĝis en Eŭropo, Azio kaj Afriko. Ekde 1880 li laboris en Budapeŝto ĝismorte. Li mortis en Vieno, sed li estis entombigita en Budapeŝto. Li ricevis reĝan premion kaj li havis edzinon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • orfejo (1880)
  • Palaco Krausz (1884)
  • Palaco Deutsch (1886)
  • palacoj Krail, Bródy (1894–1896)
  • etaĝa vilao (1893, kunarkitekto)
  • pavilonoj por la tutlanda ekspozicio (1896)
  • sidejo de la ambulanco (1890)
  • palaco Gresham (kun József Vágó kaj László Vágó, 1906)
  • banko (1905, nun ministerio)
  • oficejo Phönix (1910-1912)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Saulé (1878)
  • Architekturformen (1879)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]