Johann Ludwig Krapf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Ludwig Krapf
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1810 (1810-01-11)
en Tübingen
Morto 26-an de novembro 1881 (1881-11-26) (71-jaraĝa)
en Korntal-Münchingen
Mortokialo malario
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo esploristo • tradukisto • tradukisto de Biblio
vdr

Johann Ludwig Krapf (naskiĝis la  11-an de januaro 1810(nun 1810-01-11) en Derendingen, mortis la 26-an de novembro 1881 en Korntal) estis germana misiisto, etnologo, lingvisto kaj esploristo de Orientafriko.

Kune kun Johannes Rebmann, misiisto kaj aŭtoro interalie de Svahila Vortaro, li malkovris la internon de Orientafriko. Ili laŭdire estas la unuaj eŭropanoj kiuj vidis Kilimanĝaron kaj Monton Kenja. En 1836, post studado de teologio, li iris al Etiopio por labori kiel misiisto nome de la Anglikana Eklezio.

Li baldaŭ lernis dialektojn de la Amhara lingvo kaj aliajn lokajn dialektojn. Li esploris la popolon de Oromoj, tiam nomitaj Gala. Li tradukis grandan parton de la Biblio al la Oroma lingvo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (12 de februaro de 2010) Johann Ludwig Krapf. Encyclopædia Britannica.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Ludwig Krapf en la hispana Vikipedio.