Andrzej Bartnicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Bartnicki
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1933 (1933-06-25)
en Raczyn, Łódź Voivodeship
Morto 16-an de marto 2004 (2004-03-16) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of History, University of Warsaw
Okupo
Okupo historiisto • verkisto de nefikcio
vdr

Andrzej BARTNICKI (naskiĝis la 25-an de junio 1933 en Raczyn (distrikto Wieluń), mortis la 16-an de marto 2004 en Varsovio) – pola profesoro pri universala historio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrzej Bartnicki finis historiajn studojn en Varsovia Universitato en 1957. Poste komencis laboron en Historia Instituto de VU, kie doktoriĝis en 1966 kaj habilitiĝis en 1973. Sciencan titolon de profesoro ricevis en 1981.

Li okupiĝis i.a. pri historio de eŭropa koloniismo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, historio de Afriko, kun aparta konsidero de Etiopio. Spertulo pri historio de diplomatio, precipe pri ekstera politiko de Britio kaj Usono. En 1976 kunkreis kaj en la jaroj 1976–1979 gvidis Centron pri Amerikaj Studoj ĉe VU. Laŭ lia iniciato en 1976 aperis revuo "American Studies", dediĉita al vaste komprenata problemaro de Ameriko.

En 1994 kunlabore kun Scienca Societo "ATENA" kaj apogo de lokaj regopovoj, organizis Superan Humanisman Lernejon en Pułtusk. Li estis unua rektoro, ĝis la morto en 2004. Li alkondukis la altlernejon, en la komenca periodo limigitan al licenciaj studoj, al akiro de la rajto atribui sciencajn gradojn de doktoro pri historio kaj politika scienco.

Junie 1997 ricevis honoran titolon de la civitano de Pułtusk. Lian nomon ankaŭ portas Ĉefbiblioteko de Humanisma Akademio en la urbo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro kaj redaktoro de dekkelkaj libroj.

  • Walka o Mandżurię. Z dziejów ekspansji kolonialnej na dalekim Wschodzie (Batalo pri Manĝurio. El historio de kolonia ekspansio en Fora Oriento), Varsovio 1965,
  • Traktat wersalski. Narodziny systemu wersalsko-waszyngtońskiego (Versajla traktato. Naskiĝo de la versajla-vaŝingtona sistemo), Varsovio 1967,
  • Konflikty kolonialne, 1869-1939 (Koloniaj konfliktoj, 1869-1939), Varsovio 1971;
  • Pierwszy front II wojny światowej. Konflikt włosko-etiopski, 1935-1936 (Unua fronto de la dua mondmilito. Itala-etiopa konflikto, 1935-1936), Varsovio 1971
  • Egipt i Sudan w polityce Wielkiej Brytanii 1882-1936 (Egipto kaj Sudano en politiko de Britio 1882-1936), Varsovio 1974,
  • Historia Etiopii (Historio de Etiopio), (kunaŭtoro) Vroclavo 1971, dua eldono 1987,
  • Walka o Morze Czerwone, 1527-1868 (Batalo pri Ruĝa Maro, 1527-1868), Varsovio 1993,
  • Historia Stanów Zjednoczonych Ameryki (Historio de Usono), voluminoj I-V, (kunredaktoro kaj kunaŭtoro) Varsovio 1995,
  • Historia Afryki do początku XIX wieku (Historio de Afriko ĝis komenco de la 19-a jarcento), (kunredaktoro kaj kunaŭtoro) Vroclavo 1996,
  • Zarys dziejów Afryki i Azji. Historia konfliktów 1869-2000 (Skizo pri historio de Afriko kaj Azio. Historio de konfliktoj 1869-2000), 2000.

Disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]