Bulteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulteno de la Ĵurasa Federacio.

Bulteno estas "[p]erioda, ne ĉiam regule aperanta informilo de ŝtato, de societo, de fakuloj" ktp.[1] Por ekzemplo estas sugestitaj bultenoj de milit-operacoj, pri la sanstato de la reĝo, oficiala bulteno de la Akademio de Esperanto ktp. Informa bulteno (konata ofte per sia traduko al la angla lingvo, newsletter) estas publikaĵo distribuita regule, centrita al ĉefa temo. Multaj bultenoj estas publikigitaj de kluboj, societoj, asocioj, federacioj, negocoj kaj entreprenoj por havigi informaron kiu estu interesa al siaj membroj aŭ dungitoj de la sama grupo. Ties amplekso estas variebla kaj povas celi multajn diversajn funkciojn.

Aparto okazo estas la meteologia bulteno, kiu plej ofte estas almenaŭ ĉiutaga (sed ankaŭ pli ofta) publikaĵo, kiu informas pri la vetero de difinita tago (plejofte kombinita kun vetermapo), aŭ pri la deduktita kaj supozita evoluo en pli longa tempo, plej ofte en unu semajno.

Bultenejo estas komputila sistemo, al kiu uzantoj konektiĝas por legi informojn kaj lasi mesaĝojn. En tiu senco, temas pri sinonimo de afiŝejo.

Multaj kluboj kaj asocioj de esperantistoj publikigis laŭlonge de la historio bultenojn. Ekzemple la Hispana Esperanto Federacio publikigas bultenon, kiu nomiĝas precize "Boletín", tio estas bulteno en la hispana lingvo.[2] Estas ankaŭ pli ofta kaj mallonga versio kiu distribuiĝas per retmesaĝoj nomita Bitbulteno kie ĉio estas dulingva.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 25an de majo 2020.
  2. Spite la nomon en la hispana preskaŭ ĉio en "Boletín" estas en Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]