Kassim Majaliwa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kassim Majaliwa
Persona informo
Naskonomo Kassim Majaliwa Majaliwa
Naskiĝo 22-an de decembro 1960 (1960-12-22) (63-jaraĝa)
en Tanganiko
Religio islamo vd
Lingvoj anglasvahila vd
Ŝtataneco Tanzanio vd
Alma mater Universitato de DaresalamoUniversitato de Stokholmo vd
Partio Partio de la Revolucio vd
Profesio
Okupo politikistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kassim Majaliwa (naskiĝis la  22-an de decembro 1960(nun 1960-12-22)) estas tanzania politikisto de CCM kiu fariĝis ĉefministro de Tanzanio la 22-an de novembro 2015.[1] Li estis parlamentano por la distrikto Ruangwa ekde 2010. La 19-an de novembro 2015, li estis nomumita ĉefministro fare de prezidanto John Magufuli.[2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Majaliwa laboris en la registaro en multaj postenoj, ekde simpla instruisto en Lindi en 1984, ĝis estro de Urambo kiel distrikta komisaro de 2006 ĝis 2010. Li estis elektita al parlamento en 2010 kaj servis kiel vicĉefministro en la oficejo de ĉefministro por regiona administrado kaj loka registaro de 2010 ĝis 2015.[3]

Post kiam John Magufuli estis deklarita prezidanto de Tanzanio, li nomumis Majaliwa-n kiel ĉefministron la 19-an de novembro 2015.[2] Majaliwa ekoficis la 20-an de novembro.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Majina sahihi ya Waziri Mkuu Kassim Majaliwa".
  2. 2,0 2,1 "JPM names Kassim Majaliwa Prime Minister". Arkivita el la originalo je 2019-06-11. Alirita 2020-05-27.
  3. "Member of Parliament CV". Arkivita el la originalo je 2015-07-22. Alirita 2020-05-27.
  4. Louis Kolumbia (20 Novembro 2015). “"Majaliwa sworn in as Prime Minister"”, 'The Citizen'. 

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kassim Majaliwa en la hispana Vikipedio.