Online Etymology Dictionary

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Online Etymology Dictionary (Reta Etimologia Vortaro) estas senpaga reta etimologia vortaro verkita kaj kompilita de Douglas Harper kiu priskribas la devenon de anglalingvaj vortoj.[1]

Douglas Harper kompilis la etimologian vortaron por registri la historion kaj evoluon de pli ol 30 000 vortoj, inklude ĵargonajn kaj teknikajn terminojn.[2] La kerna korpuso de ties etimologia informaro venas el la verko de Ernest Weekley nome An Etymological Dictionary of Modern English (1921). Aliaj fontoj estas la Middle English Dictionary kaj la Barnhart Dictionary of Etymology (de Robert Barnhart kaj aliaj), kvankam la fontoj por ĉiu vorto ne estas indikitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Online Etymology Dictionary". Ohio University. 2003. Arkivita el la originalo en 2007-02-11. Alirita la 3an de junio 2020.
  2. "Home Page". Online Etymology Dictionary. Alirita la 3an de junio 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]