István Pálffy (prezentisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Pálffy
István Pálffy (maldekstre)
István Pálffy (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1959 (1959-11-21) (64-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro István Pálffy
Okupo
Okupo arkitektoĵurnalistopolitikistoverkisto
TTT
Retejo http://www.palffyistvan.hu
vdr

István Pálffy [iŝtvAn pAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálffy István estas hungara prezentisto, ĵurnalisto, redaktoro, arkitekto, parlamenta deputito, diplomato. Lia onklo estis József Pálfy (prezentisto).

István Pálffy[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1959 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Pálffy akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1986. Li estis arkitekto en ŝtata entrepreno de Hajdú-Bihar inter 1985-1988, poste li estis ĵurnalisto de Hungara Radio (1988-1997), pli poste en Hungara Televizio (1992-1997), kie li akiris tutlandan konatecon. Lia sekva stacio estis jam privata populara televizio inter 1997 kaj 2002, sed poste li revenis al la Hungara Televizio ĝis 2010. Tiam li estis parlamentano 4 jarojn. En 2013 li kaŭzis skandalon, ĉar li estis ebrieta en la parlamento. Inter 2015 kaj 2019 li estis ĉefdiplomato en Dublino. Li ricevis ĵurnalistajn premiojn en 1998 kaj 2001. Libertempe li multe okupiĝas pri gastronomio kaj vinoj.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • 222 szó az illemről (2003)
  • Szlovákia Konyha-Kultúra-Kalauz (2008)
  • 70 éves a Kereszténydemokrata Néppárt (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]