Antifono el Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antifono el Ateno
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
en Ateno
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Okupo
Okupo verkistofilozofo • matematikisto
vdr

AntifontoAntifono (Ateno aŭ Ramnunte, ĉirkaŭ 480 a.n.e. - 411 a.n.e.) estis greka oratoro, filozofo kaj matematikisto. Estas ia polemiko ĉu tiu Antifono (Ἀντιφῶν) de la atena Ramnunte (Atiko) estas aŭ ne estas la sama kiel "Antifono la sofisto", kiu vivis en Ateno probable en la du lastaj jardekoj de la 5-a jarcento a.K.

Inter la Atikaj oratoroj li estis tiu kies diskursoj estas la plej antikvaj konservataj en ties ĝenro. Li atingis grandan profesian reputacion verkante diskursojn pro mendo por estis fakte legitaj aŭ oratoritaj de aliuloj (en Ateno oni devigis, ke la plendantoj defendu sin mem persone), kaj tiu profesio ricevis la nomon de logografo (termino kiu signifas "prozkomponisto" kiu referencis ankaŭ la historiistojn). Oni konservis liajn diskursojn Kontraŭ la duonpatrino, pro venenigo, Pri la murdo de Herodo kaj Pri la koreŭto, krom kelkajn retorikajn modelojn, nome la tri Tetralogioj.

Li apartenis al la skolo de sofistoj. La mondon de la vero (realo) li identigis kun la naturo kaj la mondo de la ŝajno aŭ aspekto (la homa) kun la falseco. Li estis granda retorikisto kaj verkisto de politikaj diskursoj. Antifono estis samtempulo de Sokrato, kun kiu li devis certe diskuti.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Armstrong, A.H. (1966). Introducción a la filosofía antigua. Eudeba. Buenos Aires.
  • Caiado Ribeiro Graça, José Aiugusto (2004). Justiça e Concórdia em Protágoras e Antifonte. Lisboa. ISBN 972034072X.
  • Gagarin, M. (2002). Antiphon the Athenian. Oratory, Law, and Justice in the Age of the Sophists. University of Texas Press, Austin. ISBN 0-292-72841-7.
  • Kerferd. G. B. (1989). The sophistic Movement. Cambridge University Press.
  • Ramírez Vidal, Gerardo (2000). La retórica de Antifonte. México. ISBN 9683688128.