Kanalo Welland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kanalo Welland konektas la lagon Ontario kun la lago Eria pere de serio de ok kluzoj, kiuj permesas la ŝipojn eviti la 51 m altan disnivelon de la Niagara Akvofalaro.
La kanalo Welland kun la altnivela ponto "Garden City Skyway" kaj la baskula ponto Homer.

La kanalo Welland estas kanalo por navigado situa en Ontario (Kanado), kiu konektas la lagon Ontario kun la lago Eria. Ĝi formas ŝlosilan sekcion de la Marvojo Sankt-Laŭrenco kaj de la navigejo de la Grandaj Lagoj. Trapasante la duoninsulon de Niagara el Port Weller ĝis Port Colborne, ĝi ebligas, ke la ŝipoj ascendu kaj descendu trs la krutejo de Niagara kaj evitu la Niagaran Akvofalaron.

Laŭ la kanalo Welland pasas ĉiujare ĉirkaŭ 3000 ŝipoj kiuj transportas ĉirkaŭ 40 milionojn da tunoj. Tiu kanalo utilas por la transporto de varoj devenaj de la havenoj de la Grandaj Lagoj kiel Cleveland, Detroit kaj Ĉikago, same kiel de la zonoj plej industriigitaj de Usono kaj de Ontario, al la haveno de Montrealo aŭ al la urbo Kebeko, kie ili kutime estis retransigitaj al ŝipoj por martransporto por ties internacia sendado.

La maksimuma longo permesita por la ŝipoj en tiu kanalo estas de 225,5 metroj. La ŝipoj bezonas averaĝe dekunu horojn por trairi la tutan longon de la kanalo.

Koordinatoj: 43° 09′ 20.00″ N 79° 11′ 37.50″ U / 43.1555556 °N, 79.1937500 °U / 43.1555556; -79.1937500 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]