Regno de Ostrogotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regno de Ostrogotoj
493 – 553
historia lando • vasala ŝtato • Gothic kingdom
Geografio
Ĉefurbo:
Ravenna • Pavio
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Regno de Ostrogotoj.
Moneroj de Teodoriko en la jaroj 491–501 p.K.

La Regno de Ostrogotoj, oficiale la Regno de Italio (en Latino: Regnum Italiae),[1] estis establita de la ĝermanaj Ostrogotoj en Italio kaj najbaraj areoj el 493 ĝis 553.

En Italio la Ostrogotoj, kondukitaj de Teodoriko la Granda, mortigis kaj anstataŭis Odoakron, nome ĝermana militisto, iama estro de la foederati (partneroj) en Norda Italio, kaj de facto reganto de Italio, kiu estis elposteniginta la lastan imperiestron de la Okcidenta Romia Imperio, nome Romulus Augustulus, en 476. Kun Teodoriko, sia unua reĝo, la Ostrogota regno atingis sian pinton, etende el teritorioj de nuntempa Francio okcidente ĝis tiuj de nuntempa Serbio sudoriente. Plej el la sociaj institucioj de la fino de la Okcidenta Romia Imperio esits konservataj dum sia regado. Teodoriko nomis sin mem Gothorum Romanorumque rex ("Reĝo de Gotoj kaj Romanoj"), montrante sian deziron esti estro de ambaŭ popoloj.

Startinte en 535, la Orienta Romia Imperio (Bizanca) invadis Italion dum regado de Justiniano la 1-a. La Ostrogota reganto tiama, Vitige, ne povis defendi la regnon sukcese kaj estis fine kaptita kiam la ĉefurbo Raveno falis. La Ostrogotoj realianciĝis ĉirkaŭ nova estro, Totila, kaj sukcesis haltigi la konkeron, sed estis finfine venkitaj. La lasta reĝo de la Ostrogota Regno estis Teja.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cohen, Samuel (2016). "Religious Diversity". In Jonathan J. Arnold; M. Shane Bjornlie; Kristina Sessa (eds.). A Companion to Ostrogothic Italy. Leiden, Boston: Brill Publishers. pp. 503–532. ISBN 978-9004-31376-7.
  • Edward Gibbon, History of the Decline and Fall of the Roman Empire Vol. IV, Chapters 41 & 43
  • Amory, Patrick (2003). People and Identity in Ostrogothic Italy, 489-554. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-52635-7.
  • Barnwell, P. S. (1992). Emperor, Prefects & Kings: The Roman West, 395-565. UNC Press. ISBN 978-0-8078-2071-1.
  • Burns, Thomas S. (1984). A History of the Ostrogoths. Boomington.