Postindustria socio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sociologio, la postindustria socio estas la stato de disvolvigo de socio en kiu la sektoro serva generas pli da riĉo ol la industria sektoro de la ekonomio.

La koncepto de "postindustria socio" estis enkondukita de kelkaj teoriuloj de la sociologio kaj de la ekonomiko —inter ili la usonanoj Daniel Bell kaj John Kenneth Galbraith kaj la franca Alain Touraine— por priskribi la staton atingitan de kelkaj socioj disvolvigitaj en sia socia kaj ekonomia sistemoj kiuj estis evoluintaj laŭ specifaj ŝanĝoj en ties strukturo kaj kiuj korespondus al stato de disvolvigo posta al la klasika procezo de industriigo de la industria revolucio. En la postindustria socio estus okazinta ekonomia transiro, kiu restrukturigas la tutan socion, pasante de industria ekonomio al alia de servoj, bazita specife sur la teknika disvolvigo kaj la scienca esplorado, la edukado kaj la teknologio de la informado kaj la komunikado kiuj estus transformintaj la antaŭajn formojn de socia reproduktado kaj dominado inter sociaj klasoj propraj de la industriigo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sociedad post-industrial,[rompita ligilo] en La Gran Enciclopedia de Economía

Bibliografio[redakti | redakti fonton]