Homo heidelbergensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Miguelón" el Sima de los Huesos de Atapuerca.

Homo heidelbergensis estas formortinta speciosubspecio de arkaikaj homoj de la genro Homo, kiu disradiiĝis en la Meza Plejstoceno ekde antaŭ ĉirkaŭ 700 000 ĝis 300 000 jaroj. Ofte oni proponis derivadon de H. sapiens el H. rhodesiensis, sed tio estas malheligita per fosilia truo de 400–260 jaroj.[1] La specio estis origine nomita Homo heidelbergensis pro la unua malkovro de skeleto proksime al Heidelberg, Germanio.[2]

La unua malkovro —mandiblo— estis farita en 1907 de Otto Schoetensack.[2][3] La kranioj de tiu specio montras trajtojn komunajn kun tiuj kaj de H. erectus kaj de modernaj homoj; ties cerbo estis preskaŭ tiom granda kiel tiu de modernaj homoj.[4] La elfosaĵo de la Sima de los Huesos en Atapuerca en norda Hispanio tenas partikulare riĉajn kuŝejojn kie la elfosado plue daŭras en 2020.[5][6][7][8]

H. heidelbergensis estis disvastigita tra Orienta kaj Suda Afriko (Etiopio, Namibio, Sudafriko) same kiel en Eŭropo (Anglio, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Italio, Portugalio, Hispanio).[9] Ties preciza rilato kaj kun la pli frua H. antecessor kaj kun H. ergaster, kaj kun la postaj specioj de Neandertaloj, Denisovanoj, kaj nuntempaj homoj estas ankoraŭ neklara.[10][11][12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hublin, J.-J. (2013), "The Middle Pleistocene Record. On the Origin of Neandertals, Modern Humans and Others" en: R. David Begun (eld.), A Companion to Paleoanthropology, John Wiley, pp. 517-537 (resumo 529–531). (p. 532).
  2. 2,0 2,1 (2014-03-17) “Homo heidelbergensis”, Current Biology (en) 24 (6), p. R214–R215. doi:10.1016/j.cub.2013.12.048. 
  3. (2014-04-29) “Inventing Homo gardarensis: Prestige, Pressure, and Human Evolution in Interwar Scandinavia”, Science in Context (en) 27 (2), p. 359–383. doi:10.1017/s0269889714000106. 
  4. Homo heidelbergensis (600,000 to 100,000 years ago)- Species Description. WGBH Educational Foundation and Clear Blue Sky Productions, Inc.. Alirita 29a de novembro 2015.
  5. Archaeological Site of Atapuerca. UNESCO World Heritage Centre. Alirita 29a de novembro 2018.
  6. Homo heidelbergensis. Natural History Museum, London. Alirita 18a de marto 2013.
  7. Homo heidelbergensis: Evolutionary Tree information. Smithsonian National Museum of Natural History (2010-02-14). Alirita 18a de marto 2013.
  8. (2009) “Is Homo heidelbergensis a distinct species? New insight on the Mauer mandible”, Journal of Human Evolution 56 (3), p. 219–46. doi:10.1016/j.jhevol.2008.12.006. 
  9. Der Homo heidelbergensis - Vor etwa 700 000 Jahren taucht der Homo heidelbergensis in Afrika auf und wandert dann über eine noch unbekannte Route ebenfalls nach Europa aus.... Homo heidelbergensis von Mauer e.V.. Alirita 29a de novembro 2015.
  10. Lenton, Tim. (20a de januaro 2011) Revolutions that Made the Earth. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-958704-9.
  11. Dusseldorp, Gerrit Leendert. (2009) A View to a Kill: Investigating Middle Palaeolithic Subsistence Using an Optimal Foraging Perspective. Sidestone Press, p. 14. ISBN 978-90-8890-020-4.
  12. Minelli, Alessandro. (10a de novembro 2009) BIOLOGICAL SCIENCE FUNDAMENTALS AND SYSTEMATICS - Volume IV. EOLSS Publications. ISBN 978-1-84826-189-1.